Blogo de noktema

utilaĵo por lerni la francan (kaj alilingvojn)
el verdeskribitaj sensencaĵoj:

mi tutkore kredas, ke por bone lerni lingvon oni nepre havu bona(j)n vortaro(j)n en la lernata lingvo. tial mi serĉadis bonan franclingvan vortaron, sed trovi bonegan (almenaŭ por mi) vortaron estis tre malfacila. ĉar mi jam havas multe da sperto pri lerni lingvon, mi jam bone scias la plej bonajn lern-metodojn por mi: vidadi kaj aŭdadi/aŭskultadi. mi plej bone memoras vortojn se mi ripete vidas ne nur vortojn, sed ankaŭ bildojn ktp. mi plej bone parolas lingvon se mi ripete aŭdas la lingvon. do, kompreneble, la plej bona vortaro por mi estus vortaro, kiu havas son-kapablecon kaj multe da bildoj. bedaŭrinde tiaj vortaroj estas maloftaj kaj kutime multkostaj.... tamen, hodiaŭ mi finfine trovis tian vortaron kaj ĝi eĉ ne estas multkosta! :D mi estas tiel feliĉega, ke mi sentas min devigita blogi pri ĝi. :P
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Esperanta Kinofestivalo: Kino Sen Limoj
el verdeskribitaj sensencaĵoj:

ĉu vi estas kreema?
ĉu vi havas ciferan fotilon aŭ kameraon?
se vi respondis "jes" al la supraj demandoj, vi povas partopreni en la UNUA Esperanta Kinofestivalo!
la kinofestivalo nomiĝas "Kino Sen Limoj" kaj ĝi okazos en São Paulo, Brazilio la 10an - 13an de julio. krom kinaj furoraĵoj, la kinofestivalo ankaŭ prezentas konkursan programon pri mallongaj filmoj! iu ajn rajtas partopreni, do bonvolu disdoni la informojn!
oni povas plu legi pri la kinofestivalo ĉe la officiala TTT-ejo http://kinofestivalo.org kaj ĉe la Libera Folio.
bonŝancon al ĉiuj partoprenantoj!
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?














