Esperanto.com: nia komunumo

Blogo de VINILKOSMO

bildo de VINILKOSMO

Informletero de Vinilkosmo n-ro 34 Majo 2012

Informletero de Vinilkosmo n-ro 34 majo 2012

pri aktualaj esperanto-muzikoj


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Estimataj legantoj

Kun la ekaperanta somera suno, ĉi tie en la norda emisfero, la preparoj de la festivaloj finpretiĝas, kaj nova muziko plenfloras jen ĉi tie kaj tie, nun kaj ankaŭ por proksima estonto !

Ni preparis specialan varbadon por la apero de la nova albumo de Eterne Rima, 'Taglibro de brutulo', kiun vi povas akiri sola aŭ kun la antaŭa kaj unua KD 'Samideano' por mojosa prezo. Tiu oferto disponeblas nur ĝis la fino de majo aŭ ĝis la fino de la stoko se antaŭ fino de majo. Ne maltrafu do ĉi tiun okazon unikan klarigitan ĉi sekve.

Ni prezentis 'Originoj'-n de Zhou-Mack Mafuila pasintmonate, kaj ni prezentas ĝin denove kiel rememorigilo, pro tio ke ni ŝatas la albumon kaj la artiston kaj ni volas esti certaj ke neniu maltrafos ĝin !

bildo de VINILKOSMO

Kiu ne jam havas sian Duoblan pakon ?

Ĉu vi jam movis Duoblan pakon ?

Certe vi baldaŭ tion faros kun la apero de la nova disko de Eterne Rima kiu zorge preparis specialan mojosan oferton por la tuta monato de majo: Duobla pako "Samideano + Taglibro de brutulo"

Tio estas :
18 titoloj - 65:03 mn
+ 17 titoloj - 57:00 mn = 35 titoloj - 122,03 mn + 34 instrumentaj muzikoj por karaokeo + 2 X teksto-libretoj 16paghaj
!

kaj ĉio tio por nur 20 eŭroj + sendokostoj !

ĉi tiu mojosa oferto startas de la 1a ĝis la 30a de majo 2012 (aŭ ĝis elĉerpiĝo de la stoko !!)
Do nepre ne maltrafu ĝin ...!!!

Mendu jam tuj vian Duoblan pakon ĉe :



Movu tuj la Duoblan pakon de Eterne Rima por profiti fajnan pulvormuzik-dozon de nia brutula apotekisto el Tokio.
Adiktiĝo garantiita !

bildo de VINILKOSMO

Postincendia bilanco de Vinilkosmo

Jen ĉi tie bilanco postincendia de Vinilkosmo aperinta ĉe Ĉinan Radio Internacia (intervjuo kun Flo realigita de Lina).
esperanto.cri.cn/641/2012/04/20/1s135078.htm (por aŭskulti uzu RealPlayer klakante ĉe la kapaŭskultilo)
La granda novaĵo estas ke, ekde la 1a de aprilo ni trovis asekurkompanion kiu konsentas asekuri niajn ejojn ... tio evitis la fermon de Vinilkosmo-ekzercejoj kaj studion.
Ankaŭ dank'al tio ni povis eki la rekonstruadon de la detruitaj ejoj.

Por iom bildigi la raportan intervjuon, jen kelkaj fotoj por montri kiel evoluis kaj statas la rekonstruo de la detruitaj ejoj (ekzercejo kaj stokejo).

Malkonstruado daŭris de februaro ĝis fino de marto kun paŭzo de 15 tagoj pro neĝo kaj malvarmo.
Poste ekde la 2a de aprilo ekis la rekonstruado far de entrepreno.

La mono de la asekuro kovros la kostojn de la rekonstrado ĝis la tegmento.

La internan parton (akustikan izoladon de la muroj kaj plafonoj, elektro-instalaĵon, ktp...) ni devos memfini per propraj rimedoj kaj tio povos daŭri plurajn monatojn ĝis plena fino.

Fina malkonstruo de la ejo Fina malkonstruo de la ejo

bildo de VINILKOSMO

Antaŭgustumu la novan albumon de Eterne Rima "Taglibro de brutulo" rekte el Tokio

Antaŭ la apero de la KD-albumo Taglibro de brutulo de la Tokia repisto Eterne Rima, antaŭvidita por por la 1a de majo 2012.

Ni invitas vin gustumi la novan sonon en la elŝutejo de Vinilkosmo laŭ MP3 kaj OGG formatoj kie vi povos malkovri la enhavon de la albumo :

kaj laŭ FLAC formato ĉe : cd1d.com/fr/album/taglibro-de-brutulo (ekde la 1a/05/2012)

Muzikvideo de la titolo "Estro"

La KD-albumo estos mendebla ĉe la diskoservo ekde la 1a/05/2012

Ankaŭ tie estos de la 1a ĝis la 30a de Majo Duobla paka oferto (Samideano+taglibro de brutulo)
Nu, restu vekaj kaj atentaj ! nur ekde la 1a ĝis la 30a de majo !!!

bildo de VINILKOSMO

Informletero de Vinilkosmo N-ro 33 Aprilo 2012

Saluton !
La fajro en kelkaj ejoj ĉe Vinilkosmo kaŭzis grandajn zorgojn kaj eluzon de multa energio
en la fino de la pasinta jaro. Sed la unua trimonato de 2012 estas tre riĉa je projektoj kaj
novaĵoj. Kaj do ni havas la jenan okazon paroli al vi pri pli ĝojaj perspektivoj.

La ĉefa evento estas sendube la publikiĝo de la unua tutesperanta albumo de Zhou-Mack
Mafuila. Li estas delonga muzikisto kun muzikaj kaj kulturaj radikoj tro diversaj por
prirakonti alie ol en la lingvo por ĉiuj. Li estas absolute malkovrenda!

Ankaŭ Eterna Rima preparas surprizon por la venonta monato, kaj konfirmas la ĉeeston
de hiphopo en la vasta kantmuzika horizonto en esperanto. Li ofertas kaptindan
ekskluzivaĵon dum la tuta monato majo.

Malsupre ni prezentas kelkajn videofilmojn kaj muzikeltiraĵojn, kaj ankaŭ novan
aŭskultindan retradion.

Ni esperas ke vi pasigos agrablan momenton de senstreĉiĝo!

************

Vinilkosmo-Novaĵoj

*******************


Originoj - Zhou-Mack Mafuila - vkkd 110

bildo de VINILKOSMO

"ORIGINOJ" KD-albumo de Zhou-Mack Mafuila aperos por Pasko en aprilo

Apero de la afrikregea albumo "ORIGINOJ" sur KD de Zhou-Mack Mafuila por Pasko en Aprilo

Sortie de l'album de reggae africain "Originoj" de Zhou-Mack Mafuila sur CD à Pâques en avril

 

Ĝi disponeblos ĉe / Il sera disponible sur :

 

Premiere disponebla jam en la Vinilkosmo-elŝutejo en mp3 ĉe
déjà disponible en téléchargement MP3 ici:

 

La kompleta video altdifina estas elŝutakirebla ĉe :
Le clip video complet en HD est disponble ici: www.vinilkosmo-mp3.com/videos-c-80.html


Version sous-titrée en français sur : youtu.be/1LNIwNI33Io

* "BOLINGO" = "Amo" en la lingala lingvo (Konga lingvo)

bildo de VINILKOSMO

Muzikvideo antaŭ apero de la albumo "ORIGINOJ" de Zhou-Mack Mafuila

Por anonci la aperon de nova KD-albumo en aprilo por Pasko Vinilkosmo prezentas ĉi tiujn videojn.

La kompleta altdifina video estas akirebla elŝute ĉe :
www.vinilkosmo-mp3.com/videos-video-clip-zhou-mack-mafuila-originoj-vkkd110-p-1348.html

Eblas ankaŭ de nun malkovri Zhou-Mack Mafuila pli detale en la artista paĝo ĉe:
www.vinilkosmo-mp3.com/zhou-mack-mafuila-c-74_194.html

Premiere vi jam povas antaŭĝui fragmentojn el la albumo ORIGINOJ kaj antaŭ havi la KDon en mane, eĉ elŝuti ĉi tiun afrik-regean muzikon ĉe :

bildo de VINILKOSMO

Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO-n.

Helpu al Esperanto-radio!
Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO-n.

Muzaiko funkcias ĉe la provizanto Radionomy.
Radionomy pagas por la kopirajtoj, faras la administradon kaj provizas retradioregilon, sed kompreneble volas ion kiel "repagon".
Tiu "io" estas la reklamoj kaj ke la radiostacioj havu sufiĉe da aŭskultantoj. Post 3 monatoj oni devis atingi averaĝon de 12 horoj tage kaj post 9 monatoj oni devas atingi 130 horojn tage. La averaĝo estas kalkulita laŭ la lastaj 30 tagoj.

Nun venos la fina momento kiam oni decidas ĉu Muzaiko povos daŭre ekzisti.
Pro tio mi petas ĉiujn aŭskulti ĝin, por ke ĝi certe povu daŭre resti ĉe Radionomy!

Ne gravas kiel vi aŭskultas. Vi povas viziti la hejmpaĝon de Muzaiko: http://muzaiko.info , aŭ vi povas uzi mian programon por Androjd
(https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio) aŭ alian programon.

Por pli da informo, vizitu la retliston de Muzaiko:

bildo de VINILKOSMO

Intervjuo de KAJTO aperas ĉe ĈRI

 

 

Ĉina Radio Internacia intervjuis la frisan folkbandon Kajto, pri ĝia nova albumo “Duope”.

 

bildo de VINILKOSMO

Omaĝo al Georges Brassens

Omaĝo al Georges Brassens
Yvart, Jacques. Brassens plu. Vinilkosmo, 2011.

Artikolo aperinta en la "Ondo De Esperanto" kaj en la retpaĝo de La Balta Ondo alklaku tiun ligon por legi pli :
http://sezonoj.ru/2012/02/208recenzo1/

"Brassens plu" nova albumo de Jacques Yvart
"Brassens plu" nova albumo de…