ŝerco

Ŝerco: Efika pilolo
Tomaso tre malbone dormas, pro kio li ofte tro malfrue ellitiĝas kaj ne ĝustatempe atingas sian laborlokon.
Lia estro tial jam ofte koleriĝis, finfine li minacas al Tomaso, ke li maldungos lin, se ne pliboniĝos lia akurateco.
Tomaso iras al la doktoro, kiu donas al li pilolojn por pli rapida endormiĝo. Kaj fakte, Tomaso post gluto de pilolo bonege dormas. Li elltiĝas tute satdorminta, manĝas bongustan matenmanĝon kaj kontente veturas al la laborloko.
Tie feliĉe li diras al sia estro: "Ho ĉefo, ne estas plu kaŭzo min maldungi, la piloloj kontraŭ maldormemo vere funkcias!"
"Bone", respondas la estro, "sed kie vi estis hieraŭ?!"
Ŝerco: Malfacila Hejmeniro
Viro sidis en drinkejo kaj kontrolis sian brakhorloĝon. Estis tempo por hejmeniri. Li stariĝis sed falis planken. "Diable!" li diris al si. "Mi trinkis tro multe. Eble, si mi iras eksteren, mi faros pli bone en la freŝa aero."
Li rampis el la pordo, stariĝis, kaj falis denove. Sed estis malgranda distanco al sia hejmo, do li rampis. Li sukcesis malfermi sian pordon kaj rampis al la lito. Ŝajne, lia edzino remarkis nenion.
Je la sekva mateno, kiam li vekiĝis, sia edzino rigardis lin kolere kaj diris, "Vi edzaĉo. Denove vi pasigis la tutan vesperon en la drinkejo kaj grande ebriiĝis. Vi hontu pri tio."
"Kial vi diras tion?" li diris.
"Vi ne povas trompi min. La drinkejo ĵus telefonis. Vi lasis vian rulseĝon tie denove."
Ŝerco: Simikomerco
En vilaĝo troviĝis multaj simioj, tiom multaj, ke ili genis la loĝantojn. Fremda komercisto aperis en la vilaĝo kaj ofertis, ke li pagos dek dolarojn por ĉiu vivkaptita simio. La oferto ŝajnis bone al la vilaĝanoj, kaj ili provizore lasis iliajn kutimajn okupojn por kapti simiojn. Ili estis tiom sukcesaj, ke simikapto malfaciliĝis. La komercisto pligrandigis sian oferton, kaj promesis dudek dolarojn por ĉiu kaptita simio. La vilaĝanoj serĉis pli diligente kaj vendis pli da simioj. La simioj tre rariĝis. La komercanto plialtigis sian ofertitan prezon al kvindek dolaroj kaj ankaŭ anoncis, ke li devis zorgi iun aferon aliloke, sed sia asistanto kondukos la komercon dumtempe.
Post la komercisto lasis, la asistanto faris novan oferton. La nova oferto estis tiel: La asistanto vendos la kaptitajn simiojn al la vilaĝanoj je prezo de tridek kvin dolaroj. Kiam la komercisto revenos, la vilaĝanoj povos revendi la simiojn je la antaŭe oferta prezo de kvindek dolaroj kaj bone profiti. La vilaĝanoj elĉerpis ilian bankkontojn por aĉeti simiojn. Poste, la asistanto malaperis. Neniu iam ajn denove vidis la asistanton aŭ la komerciston. La vilaĝanoj perdis multan monon, kaj ankoraŭ havis tro multajn simiojn.
Kaj nun vi scias iom pri la funkciado de la aktiborso.
Ŝerco: La Plej Bona Butikumtago
Virino butikumis.
Frue en la tago ŝi trovis la perfektajn ŝuojn in la unua butiko kiun ŝi vizitis kaj belan robon en la dua.
En la tria, ĉiu prezo estis malpligrandigita je 50 procento, sed ŝia poŝtelefono sonoris. Estis kuracistino, kiu sciigis ŝin ke ŝia edzo ĵus estis en terura aŭtoakcidento kaj estis en kriza kondiĉo in la intensivzorgejo.
La virino petis al la kuracistino tion, ke ŝi sciigu la edzon pri ŝia loko kaj ke ŝi iros tien baldaŭ. Kiam la parolado finis, ŝi rimarkis ke ŝi lasos eble la plej bonan butikumtago. Ŝi decidis, ke ŝi vizitos kelkajn pluajn butikojn antaŭ ol ŝi iros al la hospitalo.
Ŝi butikumis tra la mateno, kaj finis sian veturon per taso da kafo kaj bongusta peco de ĉokoladkuko, donata senkosta de la plej lasta butiko. Ŝi ĝojegis.
Tiam ŝi memoris sian edzon. Sentanta sin kulpa, ŝi rapidis al la malsanulejo.
Ŝerco: Diversaj vortludoj
1. Estis disleksia, agnostika maldormemulo. Ĉiunokte li kuŝis maldorme kaj pripensis la demandon, "Ĉu Ido ekzistas?"
2. Benjamin Franklin diris, "Edziĝu per larĝe malfermaj okuloj. Poste tenu ilin duonferme." Si iu edziĝ(in)is laŭ tiu konsilio, li (ŝi) akiris boparencojn kaj bovideton.
3. "3.14159265," diris Tom pie.
4. Se ĉiu anglaparolanta usonano kiu loĝas en Meksiko, krom unu, forlasus tiun landon, ĉu la restanta usonano estus la fingringo?
5. En mezepoka urbo estis du bierfarejoj. Estis sufiĉa komerco por ambaŭ bierfaristoj, kaj estis neniu sento de malamikeco aŭ eĉ konkurado inter ili. Unu el la bierfaristoj perdis siajn laboristojn pro epidemio kaj petis helpon al la alia. "Mi povas helpi," diris la alia bierfaristo. "Mi havas du lernoknaboj el Krakovo. Mi povas sendi knabon al vi laŭ via bezono. Nur pagu min unu taleron por ĉiu labortago kiun lernoknabo pasigis ĉe vi."
La aranĝo sukcesis, kaj ambaŭ bierfarejoj prosperis, kaj unue en la mondo oni uzis lupolojn por fari bieron.
Ŝerco: La suspektema edzo
Jen, ŝerco kiu estas iom malĝoja.
Viro suspektis la fidindecon de sia edzino. Li dungis detektivon.
Post monato la detektivo alportis filmon. La filmo montris la edzinon ĉe la flughaveno, renkonton inter la edzino kaj fremda viro en malproksima urbo, kaj diversaj agadoj de la paro. Dum la filmo, ili pasigis tempon sur la plaĝo, ludis golfon kaj tenison, butikumis, dancis, kaj amindumis, ĉiam ĝoje, ridante.
Post li spektis la filmon, la edzo diris, "Mi ne povis kredi tion."
"Kion vi ne kredas?" demandis la detektivon. "Vi vidis ĉion perfilme."
"Mi ne povas kredi, ke oni povas tiom plezure esti kun mia edzino."

Ŝerco: Du aŭtistoj
Kruko sur mallarĝa arbara ŝoseo proksimiĝas al aŭto el la mala direkto.
Kvankam estas sufiĉe da spaco, li per mezlena veturado devigas la alian veturiganton malrapidiĝi. Kiam la aŭtoj estas apudaj, Kruko subenkrankas la vitraĵon kaj krias al la alia veturiganto: "Porko!", kaj pluveturas.
La alia aŭtisto ekkoleregas, fie sakrante rigardas per la retrospegulo al Kruko kaj ...
surveturas la porkon, kiun Kruko ĵus antaŭe pasis.
- Blogo de Kirilo
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Kisado
"Ĉi tie mi legas, ke unu indiĝena gento konsideras surlipan kisadon maldeca. Kion vi opinias?"
"Tio dependas de tio, ĉu mi kisas amantinon aŭ bopatrinon!"

Ŝercoj
Estas la jaro 1937a. Okaze de la 50a datreveno de la Unua Libro antaŭ la centralo de S.A.T. oni volas starigi novan flagstangon (por verda flago, kompreneble). Du Sat-anoj do fosas truon, starigas la maston kaj kontentas pri ĉi ĉio. Krom ke pro la fosado restis iom da tero. Ĉar ili ne scias kion fari kun ĝi, ili fosas duan truon por enigi la teron tie. Sed denove poste restas troa tero. Do ili fosas trian truon ktp. Eŭgeno Lanti, kiu observis siajn subulojn dum longa tempo de sia oficejo, finfine ne plu eltenas: Li malfermas la fenestron kaj krias: "Kamaradoj, vi devas fosi pli profunde!"
--------------------------------
Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Poste la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."
--------------------------------
Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"
Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."
Mi fripone adaptis kelkajn ŝercojn el la socialisma epoko. ;-)
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?


