Esperanto.com: nia komunumo

Esperanto

bildo de Malkodo - la kodludado nur por esperanto-paralantoj

Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj

Saluton!

Hodiaŭ mi oficiale lanĉas Malkodon - la ludado pri kaŝskribado nur ludebla de esperanto-parolantoj. La tuta baza nivelo troviĝas en fotaj dosieroj pro la manko de tiparo malkodo.ttf kun la malkodaj signoj. Legu la fotoalbumon "Leteroj de la malkodestro por pliaj informoj". - Atentu pri la numera sekvenco de la kajeroj.

Mi disponigis publike kelkajn kajerojn (enkoduko al malkodo, baza nivelo kaj leteroj de la Malkodestro) en formoj de fotoalbumojn ĉe:

https://plus.google.com/u/0/photos/110887326880181033893/albums

Aklaku ili ĝis plej bona montrado de la fotopaĝoj.

La malkodestro

bildo de Dima Ŝevĉenko

Problemoj kun la servilo estis solvitaj

Feliĉe la kelktagaj problemoj, rilataj al funkciado de nia komunumo Esperanto.com estis solvitaj. Pli ol unu tagon la retejo ne estis alirebla kaj dum la du sekvaj aperadis diversaj teknikaj problemoj dum la uzado de servoj.

Nun Esperanto.com translokiĝis al la alia servilo kaj ĉio feliĉe solviĝis. Se vi rimarkos iujn erarojn, nepre menciu ilin komentante tiun ĉi blogaĵon.

Krome ni ĝojas anonci, ke tre baldaŭ okazos vica teknika kaj aspekta plibonigo de Esperanto.com. Se vi havas iujn proprajn ideojn kion eblas plibonigi, kiujn servojn eblas aldoni, kio estas nepre bezonata por la virtuala esperantujo ktp., nepre komentu pri tio ĉi tie.

bildo de VINILKOSMO

Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO-n.

Helpu al Esperanto-radio!
Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO-n.

Muzaiko funkcias ĉe la provizanto Radionomy.
Radionomy pagas por la kopirajtoj, faras la administradon kaj provizas retradioregilon, sed kompreneble volas ion kiel "repagon".
Tiu "io" estas la reklamoj kaj ke la radiostacioj havu sufiĉe da aŭskultantoj. Post 3 monatoj oni devis atingi averaĝon de 12 horoj tage kaj post 9 monatoj oni devas atingi 130 horojn tage. La averaĝo estas kalkulita laŭ la lastaj 30 tagoj.

Nun venos la fina momento kiam oni decidas ĉu Muzaiko povos daŭre ekzisti.
Pro tio mi petas ĉiujn aŭskulti ĝin, por ke ĝi certe povu daŭre resti ĉe Radionomy!

Ne gravas kiel vi aŭskultas. Vi povas viziti la hejmpaĝon de Muzaiko: http://muzaiko.info , aŭ vi povas uzi mian programon por Androjd
(https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio) aŭ alian programon.

Por pli da informo, vizitu la retliston de Muzaiko:

bildo de VINILKOSMO

Intervjuo de KAJTO aperas ĉe ĈRI

 

 

Ĉina Radio Internacia intervjuis la frisan folkbandon Kajto, pri ĝia nova albumo “Duope”.

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

ER 2.0: Ĝermo de nova ebleco ĉe Esperanto.com

Se vi volas en via retejo/blogo montri al la uzantoj aktualajn laste aldonitajn blogaĵojn ĉe Esperanto.com, vi povas uzi la sekvan kodon:

Jen, kiel ĝi aspektos en via retejo/blogo:

Poste ni plibonigos kaj plibeligos ĝin. Aperos ankaŭ la aliaj tiaspecaj "informblokoj".

bildo de VINILKOSMO

Nun la Elektronika kompilo estas disponebla en la elŝutservo de Vinilkosmo

Nun la Elektronika kompilo estas disponebla en la elŝutservo de Vinilkosmo ĉe

bildo de Zukio

ESPERANTO KAJ MI

ESPERANTO KAJ MI

Zukio

pic

Mi estas varma amanto de Esperanto kaj firma subtenanto de la lingvo.

Mi tenas optimismon por Esperanto. Mi kredas ke realiĝos neeviteble la ideo de Esperantismo.

Mi konis Esperanton unuafoje je la 1963-a jaro. Unufoje mi trovis hazarde du librojn de Esperanto en malnova librejo. Unu el tiuj estas ELEMENTA KURSO DE ESPERANTO verkita de Venlo Fon. La dua estas ABC-LIBRO DE ESPERANTO verkita de Sofio. Dum tia tempo mi lernadis Rusan lingvon en iu urversitato en urbo Guiyang kaj antaŭe ne sciis pri tia interesa kaj facila lingvo kiel Esperanto. Mi tuj aĉetis ilin.

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com

Metodo de instru

Ordinare tempe de tempe alvenas Esperantistaj geamikoj el eksterlandoj ĉe mi ,kiam ni parolas esperante , mi devas tuje traduki al perse por mia edzino, ĉar ŝi ne scias esperanto, mi decidis instrui esperanto al ŝi ,kiam mi parolas perese kun mia edzino uzas unu esperanta vorto en persa frazo,do nia parolado estas miksite perse kaj esperante . mi opinias ke en longtempo poveble por ŝi la iometa esperanta parolado.

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com

Situacio de Esperanto en Irano

Proksime post la naskiĝo de esperanto, eniris  Irano  ĉar tio tempe Irananoj vojaĝis al Europaj landoj ,kaj kelkaj famaj verkistoj lernis tion kaj ankau propagandis pri esperanto ,sed reakciuloj precipe parto de reliĝiuloj proklamis ke esperanto apartenas al Bhaismo ( fanatikaj ŝiaistoj tre malamikas tion) kaj ili propagandis pri tio ideo), post la dua monmilito ke nia reĝo falis kaj estiĝis libera etoso denove la situacio de esperanto pliboniĝis kaj post la 10 jaroj pro nuliĝado de libera etoso la kondiĉoj malboniĝis ĝis la revoludcio en jaro 1979 ,el tio jaro po 3 jaroj vere estis por esperanto reva epoko ankau tiam instruas esperanton en moskeo,  ĉar islamaj gvidantoj ne intresis anglan lingvon .Ankau Uea en tio tempe skribis en  esperanta gazeto pri la progreso de esperanto en Irano ,sedbedaurinde kun fermo de liberala  etoso denove situacio por esperanto malfaciliĝis . mi esperas ke en venonte la esperantisma movado pliboniĝu.

bildo de Dima Ŝevĉenko

"La tero, kiu volis forflugi" preskaŭ elĉerpiĝis. Baldaŭ aperos du niaj novaj libroj

Preskaŭ la tuta eldonkvanto de nia libro "La tero, kiu volis forflugi" (Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova. Impeto: 2009) elĉerpiĝis. Restis nur kelkaj ekzempleroj ĉe ni kaj iom ĉe la libroservo de UEA:

http://impeto.trovu.com/prozo/tero

Eventuale iom poste ni reeldonos ĝin.

Ni ankaŭ ĝojas informi vin, ke baldaŭ aperos nia nova libro "Subtera suno". Temas pri la daŭrigo de la serio de niaj filozofiaj fabelaj noveloj:

http://impeto.trovu.com/subtera_suno

Ni ankaŭ planas daŭrigi serion de la koloraj bildfabeloj. Unua el ili - "Ŝipeto Narklo" (Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova. Impeto: 2010) jam iĝis sufiĉe konata en Esperantujo:

http://impeto.trovu.com/fabelaj_mondoj/narklo

 

Ŝipeto Narklo Jam tre baldaŭ devas aperi la dua libro, kiu enhavas nian koloran bildfabelon "Gargoĉjo":

http://impeto.trovu.com/fabelaj_mondoj/gargochjo

Se vi partoprenos UK en Kopenhago, vi povos trovi niajn librojn en la kongresa libroservo.

 

Krome dum UK vi havos eblecon pli proksime konatiĝi kun niaj fabelaj mondoj, se vi vizitos aŭtoran duonhoron de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, partoprenos Movadan Foiron aŭ kontaktos nin ie en la kongresejo :).

Speciala oferto: ni donacos la libron "La tero, kiu volis forflugi" al ĉiu, kiu mencios ĝin en la propra E-lingva blogo! Rapide kontaktu nin dum la kongreso, ĉar ni kunportos nur 5 ekz!