Esperanto.com

Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
Dum la lastaj semajnoj ni aktive okupiĝas pri la preparado de nova versio de nia komunumo Esperanto.com. Jam post kelkaj tagoj ĉiuj esperantistoj povos uzi multajn novajn eblecojn, pli oportunan kaj allogan aspekton kaj strukturon, multe pli bonan aranĝon de la funkcioj, kiuj jam ekzistas. Estos solvitaj pluraj eraroj, aperos centoj da plibonigoj ka.
Nia teamo estas malfermita por viaj konsiloj kaj sugestoj. Kiujn eblecojn vi volus vidi ĉe Esperanto.com?
Ni kreŭ nian komunumon kune!
Ne forgesu aboni la dissendoliston kun novavaĵoj pri evoluo de Esperanto.com:
- Blogo de Dima Ŝevĉenko
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Problemoj kun la servilo estis solvitaj
Feliĉe la kelktagaj problemoj, rilataj al funkciado de nia komunumo Esperanto.com estis solvitaj. Pli ol unu tagon la retejo ne estis alirebla kaj dum la du sekvaj aperadis diversaj teknikaj problemoj dum la uzado de servoj.
Nun Esperanto.com translokiĝis al la alia servilo kaj ĉio feliĉe solviĝis. Se vi rimarkos iujn erarojn, nepre menciu ilin komentante tiun ĉi blogaĵon.
Krome ni ĝojas anonci, ke tre baldaŭ okazos vica teknika kaj aspekta plibonigo de Esperanto.com. Se vi havas iujn proprajn ideojn kion eblas plibonigi, kiujn servojn eblas aldoni, kio estas nepre bezonata por la virtuala esperantujo ktp., nepre komentu pri tio ĉi tie.

ER 2.0: Novaj eblecoj ĉe Esperanto.com
Ni ĝojas informi, ke estis faritaj kelkaj plibonigoj de la uzantprofiloj kaj la fotoalbumoj:
1. Estis forigita ne bezonata anglalingva nepra kampo "Profile title:", kiu aperadis dum redaktado de la profilo
2. "Mia ŝatata enhavo" (http://esperanto.com/bookmarks ) nun aperas tiel: la plej nova Ĝisdatigita/komentita - supre
3. Estis globale refarita sistemo de la fotoalbumoj kaj alŝutado de fotoj.
Tio estas bazo ("ĝermo") de nova multebleca sistemo por aranĝi la fotojn. Plu ni ne ŝanĝos ĝin, nur plibonigos. Ni esperas rapide evoluigi la sistemon kaj aldoni plurajn novajn eblecojn.
Ĝeneralaĵoj
Grava informo: fotoalbumojn, kiuj estis kreitaj pere de la antaŭaj sistemoj vi povas trovi en la jena paĝo:
http://esperanto.com/malnovaj_albumoj
Iom post iom nia teamo planas transmeti ilin al la nova sistemo. Tamen vi tre helpos al ni, se memstare transmetos viajn fotojn al la nova sistemo!
Por aldoni fotojn vi bezonas havi almenaŭ unu albumon.
Por aldoni albumon vi povas uzi tiun ĉi ligilon:
http://esperanto.com/node/add/gallery
Por aldoni foton vi povas uzi tiun ĉi ligilon:
http://esperanto.com/node/add/gallery-image
En la paĝo "Miaj fotoalbumoj" vi povas vidi liston de viajn fotoalbumojn:
- Blogo de Dima Ŝevĉenko
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Prezentado de GK ĉirkaŭ UK dum Zamenhof-Tago en Moskvo
Lunde, 20-an de novembro en moskva Esperanto-klubo, kiu kunvenas en ejo de universitato "Justo", estis festado de Zamenhof-Tago kaj Nova Jaro. Feston partoprenis kelkdek personoj, inkluzive honoran gaston - germanan ambasadoron en Rusio, kiu interalie estas denaska esperantisto.
Kiel komisiitoj de UEA, ni kun Anna prezentis Informcentron pri GK ĉirkaŭ UK.



- Blogo de Dima Ŝevĉenko
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Gamma-versio de Esperanto.com estas lanĉita!
Hodiaŭ, la 10-an de decembro 2010 estis lanĉita la gamma-versio de virtuala komunumo de esperantistoj Esperanto.com.
Tio estas rezulto de multmonata laboro, dum kiu estis faritaj miloj da diversaj ŝanĝoj: estis solvitaj pluraj teknikaj kaj tradukaj problemoj, aldonitaj pluraj novaj funkcioj kaj plibonigitaj la malnovaj.
Informojn pri bazaj eblecoj vi povas legi en la sekvaj artikoletoj:
http://esperanto.com/servoj_por_uzantoj
http://esperanto.com/servoj_organizoj
http://esperanto.com/servoj_eventoj
Pluraj esperantistoj helpis evoluigi Esperanto.com. Nia teamo dankas ilian zorgemon!
Kiel helpi al la projekto, vi povas legi en la sekva paĝo:
http://esperanto.com/helpu_projekton
Sube ni listigas la plej gravajn plibonigojn kaj novajn eblecojn de Esperanto.com, kiuj estis faritaj.
Reguloj de uzado kaj privateca politiko:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-reguloj-de-...
La plej aktivaj uzantoj:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-la-plej-akt...
Statistiko:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-statistiko
Agordeblaj blokoj:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-agordeblaj-...
Ŝatata enhavo:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-%C5%9Datata...
"Oftaj demandoj" kaj statistiko en profiloj:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-oftaj-deman...
"Miaj novaĵoj":
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-miaj-nova%C...
Plibonigita listo de uzantoj kaj nova "miaj amikoj":
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-plibonigita...
Nova fotoalbuma ilaro:

Esperanto.com: ek al gamma-versio! Novaj paĝoj "Ne trovita" kaj "Aliro malpermesita"
Aperis novaj aspektoj de la paĝoj "Paĝo ne trovita" kaj "Aliro malpermesita":
- Blogo de Dima Ŝevĉenko
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Esperanto.com: ek al gamma-versio! Bloko "Amikeco" kaj forigado de komentoj
Nun, se vi vizitas iun uzantan profilon, vi povas vidi blokon "Amikeco", kie eblas aldoni/forigi uzanton el amikoj. Tiu ĉi ebleco jam estis, tamen tiu ĉi bloko donas eblecon pli rapide uzi ĝin. :)
Nun eblas forigi komentojn, kiuj estis metitaj ĉe viajn blogaĵojn, gastaj libroj, fotoalbumoj ka. Tiu ĉi ebleco estis aldonita por pli bona batalado kun tiel nomata "spamo" aŭ nedezirataj mesaĝoj/komentoj.

Esperanto.com: ek al gamma-versio! La plej aktivaj uzantoj
Ĵus aperis ebleco vidi 50 el la plej aktivaj uzantoj:
http://esperanto.com/aktivaj_uzantoj
Statistiko estas kalkulata nur ekde nun.
Kvanto da poentoj de aktivado, kiujn ricevas la uzantoj estas kalkulata tiel:
1 poento - kiam uzanto aldonas komenton
3 poentoj - kiam uzanto publikigas la blogaĵon
3 poentoj - kiam uzanto aldonas foruman temon
3 poentoj - kiam uzanto aldonas fotoalbumon
5 poentoj - kiam uzanto aldonas eventon
5 poentoj - kiam uzanto aldonas grupon
Ni esperas, ke tio plaĉos al vi! :)
- Blogo de Dima Ŝevĉenko
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?



