Eterne Rima

Kiu ne jam havas sian Duoblan pakon ?
Ĉu vi jam movis Duoblan pakon ?
Certe vi baldaŭ tion faros kun la apero de la nova disko de Eterne Rima kiu zorge preparis specialan mojosan oferton por la tuta monato de majo: Duobla pako "Samideano + Taglibro de brutulo"
Tio estas :
18 titoloj - 65:03 mn + 17 titoloj - 57:00 mn = 35 titoloj - 122,03 mn + 34 instrumentaj muzikoj por karaokeo + 2 X teksto-libretoj 16paghaj !
kaj ĉio tio por nur 20 eŭroj + sendokostoj !
ĉi tiu mojosa oferto startas de la 1a ĝis la 30a de majo 2012 (aŭ ĝis elĉerpiĝo de la stoko !!)
Do nepre ne maltrafu ĝin ...!!!
Mendu jam tuj vian Duoblan pakon ĉe :

Movu tuj la Duoblan pakon de Eterne Rima por profiti fajnan pulvormuzik-dozon de nia brutula apotekisto el Tokio.
Adiktiĝo garantiita !
- Blogo de VINILKOSMO
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Antaŭgustumu la novan albumon de Eterne Rima "Taglibro de brutulo" rekte el Tokio
Antaŭ la apero de la KD-albumo Taglibro de brutulo de la Tokia repisto Eterne Rima, antaŭvidita por por la 1a de majo 2012.
Ni invitas vin gustumi la novan sonon en la elŝutejo de Vinilkosmo laŭ MP3 kaj OGG formatoj kie vi povos malkovri la enhavon de la albumo :

kaj laŭ FLAC formato ĉe : cd1d.com/fr/album/taglibro-de-brutulo (ekde la 1a/05/2012)
Muzikvideo de la titolo "Estro"
La KD-albumo estos mendebla ĉe la diskoservo ekde la 1a/05/2012

Ankaŭ tie estos de la 1a ĝis la 30a de Majo Duobla paka oferto (Samideano+taglibro de brutulo)
Nu, restu vekaj kaj atentaj ! nur ekde la 1a ĝis la 30a de majo !!!
- Blogo de VINILKOSMO
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Informletero de Vinilkosmo N-ro 33 Aprilo 2012
Saluton !
La fajro en kelkaj ejoj ĉe Vinilkosmo kaŭzis grandajn zorgojn kaj eluzon de multa energio
en la fino de la pasinta jaro. Sed la unua trimonato de 2012 estas tre riĉa je projektoj kaj
novaĵoj. Kaj do ni havas la jenan okazon paroli al vi pri pli ĝojaj perspektivoj.
La ĉefa evento estas sendube la publikiĝo de la unua tutesperanta albumo de Zhou-Mack
Mafuila. Li estas delonga muzikisto kun muzikaj kaj kulturaj radikoj tro diversaj por
prirakonti alie ol en la lingvo por ĉiuj. Li estas absolute malkovrenda!
Ankaŭ Eterna Rima preparas surprizon por la venonta monato, kaj konfirmas la ĉeeston
de hiphopo en la vasta kantmuzika horizonto en esperanto. Li ofertas kaptindan
ekskluzivaĵon dum la tuta monato majo.
Malsupre ni prezentas kelkajn videofilmojn kaj muzikeltiraĵojn, kaj ankaŭ novan
aŭskultindan retradion.
Ni esperas ke vi pasigos agrablan momenton de senstreĉiĝo!
************
Vinilkosmo-Novaĵoj
*******************
Originoj - Zhou-Mack Mafuila - vkkd 110
- Blogo de VINILKOSMO
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

HHK2 (HipHopa Kompilo Volumo 2) hodiaŭa apero ĉe VINILKOSMO
La HHK 2 jam disponeblas en la diskoservo kaj elŝutservo de Vinilkosmo !
Ĵusa Apero de la HHK2 sur KD hodiaŭ, la 9a de junio 2011, ĝi jam mendeblas ĉe la diskoservo de Vinilkosmo se vi ĝin volas tuj !

Hiphopa kompilo 100%e en esperanto, kun partoprenantaj produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el ne malpli ol 10 landoj el la tuta mondo : Germanio (Jonny M), Brazilio (Tone), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Kanado (Diablo), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svislando (Tinitus) !
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?







