hiphopo

Antaŭgustumu la novan albumon de Eterne Rima "Taglibro de brutulo" rekte el Tokio
Antaŭ la apero de la KD-albumo Taglibro de brutulo de la Tokia repisto Eterne Rima, antaŭvidita por por la 1a de majo 2012.
Ni invitas vin gustumi la novan sonon en la elŝutejo de Vinilkosmo laŭ MP3 kaj OGG formatoj kie vi povos malkovri la enhavon de la albumo :

kaj laŭ FLAC formato ĉe : cd1d.com/fr/album/taglibro-de-brutulo (ekde la 1a/05/2012)
Muzikvideo de la titolo "Estro"
La KD-albumo estos mendebla ĉe la diskoservo ekde la 1a/05/2012

Ankaŭ tie estos de la 1a ĝis la 30a de Majo Duobla paka oferto (Samideano+taglibro de brutulo)
Nu, restu vekaj kaj atentaj ! nur ekde la 1a ĝis la 30a de majo !!!
- Blogo de VINILKOSMO
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

HHK2 (HipHopa Kompilo Volumo 2) hodiaŭa apero ĉe VINILKOSMO
La HHK 2 jam disponeblas en la diskoservo kaj elŝutservo de Vinilkosmo !
Ĵusa Apero de la HHK2 sur KD hodiaŭ, la 9a de junio 2011, ĝi jam mendeblas ĉe la diskoservo de Vinilkosmo se vi ĝin volas tuj !

Hiphopa kompilo 100%e en esperanto, kun partoprenantaj produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el ne malpli ol 10 landoj el la tuta mondo : Germanio (Jonny M), Brazilio (Tone), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Kanado (Diablo), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svislando (Tinitus) !

Hiphopo kaj repo en Esperanto: HIPHOPA KOMPILO volumo 1 plus.
Se vi ŝatas modernurban muzikon, ekzemple repon kaj hiphopon, disponeblas jam en Esperantujo tre bonaj kantoj je tiuj stiloj. La HIPHOPAN KOMPILON Volumo 1 plus mi elŝutis kelkajn tagojn antaŭe kaj mi tre ŝatas ĝin! Tute ne ĉagrenas min iu malkorektaĵo gramatika ajn, kiu povas esti en la albumoj. Fakte, mi tute ne pensas pri tio, kiam mi sonigas la kompilon. Mi nur povas ĝui ĝin, ĉar ĝi helpas min ripozigi mian aŭdadon el pli pezaj muzikstiloj, kiuj mi ankaŭ ŝatas.
Se vi volas koni pli pri tiuj muzikaj stiloj kaj elŝuti la albumon, vi povas pere de tiu ligilo:
http://hiphopesperanto.blogspot.com/
Kaj ankaŭ tie ĉi vi trovos tre bonan muzikon en nia bela lingvo, ekzemple kelkon da elektronika muziko:
http://www.ipernity.com/doc/rogerborges/home/audio
- Blogo de ramokastelo
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

FESTO 2010 en Tuluzo
FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio)
de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010
La programo de FESTO preskaŭ pretas...
kaj tutcerte ĝi allogos vin !
Jam tuj aliĝu ! ĉe : Aliĝilo FESTO 2010
http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?l ang=eo
festo! Festo!! FESTO!!!
- Blogo de VINILKOSMO
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?






