kunveno

PEJ kunvenis en Varsovio
Komence de majo en Varsovio okazis kunveno de Pola Esperanto Junularo. Dum ĝi ni resumis lastajn du jarojn de nia organizo kaj elektis estraron por la sekva oficperiodo. La kunvenon partoprenis 30 personoj.
Ni invitas Vin konatiĝi kun raporto pri la kunveno kaj trarigardi fotojn de la evento.
Krome haveblas ankaŭ raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.
- Blogo de LukiZ
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Kunveno 29-an de marto 2010
Karaj gesamideanoj!
La 29-an de marto 2010 je la 19.00 okazos vica kunveno de Moskva
Esperanto-klubo.
En la programo:
1. Ludmila Novikova. Novaj tradukoj el la angla (usona) - Longfellow ka.
2. Ivan Naumov. Literatura verkado kaj literaturaj konkursoj.
3. Librobutiko
La kunveno okazos en la ejo de Eŭropa Jura Universitato Justo
6-Novopodmoskovnij per., 6, metrostacio Vojkovskaja (lasta vagono el
centro).
Ni ankaŭ invitas vin aliĝi al speciala grupo de moskva Esperanta-klubo
en interreto, kiu troviĝas ĉe novlanĉita virtuala komunumo
Esperanto.com:
http://esperanto.com/grupoj/moskva-esperanto-klubo
En la grupo vi povas legi pli detalajn informojn pri la klubo, vidi
mapon, kiu helpos atingi la klubejon,
ricevi aktualajn informojn ks.
Organizantoj de la kunveno
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?


