Mi jam antaŭe skribis koncerne kial mi blogas pri Israelo. En tiu ĉi artikolo mi donas pli da informoj koncerne kial mi blogas pri tiu lando.
Bedaŭrinde tia blogo kiel la mia aŭtomate enhavas sufiĉe multe da mencioj pri militado kaj aliaj malĝojaĵoj. Estas tamen neeble ne mencii tiaĵojn blogante pri Israelo kaj la konflikto en kiu tiu lando estas.
En la antaŭa blogaĵo koncerne kial mi blogas pri Israelo, mi skribis ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.
Hodiaŭ Hizbulaho en suda Libano provizis sin per dekmiloj da raketoj. Hamaso en la Gaza-strio ankaŭ havas raketojn.
Hizbulaho kaj Hamaso ne provizas sin per raketoj por uzi ilin por defendaj kaŭzoj, kiel ordinaraj armeoj, sed ili provizas sin per raketoj por pafi al “simioj kaj porkoj”. Per tio ili celas judojn.
En la somero 2006 Hizbulaho pafis raketojn en Israelon kaj Israelo sin defendis. Hamaso kaj deko da aliaj terororganizaĵoj pafis raketojn en Israelon dum multaj jaroj. Israelo militis kontraŭ Hamaso en la vintro 2008-2009.
En Israelo oni ne parolas pri se okazas nova milito, sed oni parolas pri kiam okazas nova milito. Kaj Hizbulaho kaj Hamaso povus principe komenci pafi raketojn en Israelon kiun ajn tagon. En la antaŭa artikolo koncerne kial mi blogas pri Israelo mi klarigis kiel la mondo reagas en tia kazo.
Nuntempe estas sufiĉe trankvile en Mezoriento. Tiu trankvilo povus fakte daŭri eterne, se iu denove ne subite ekmilitus kontraŭ Israelo. Israelo povus ekzisti en paco kaj trankvilo, samkiel la palestinanoj povus vivi en paco kaj trankvilo en siaj teritorioj. La palestinanoj povus fondi propran ŝtaton en Cisjordanio kaj la Gaza-strio.