Esperanto.com: nia komunumo

literaturo

bildo de Dima Ŝevĉenko

Aperis nova eldono: L.L. Zamenhof. Fundamento de la internacia lingvo Esperanto.

L.L. Zamenhof

Fundamento de la internacia lingvo Esperanto. Represo de
la 2-a eldono de “Posrednik”, 1911
Al centjariĝo de la 2-a eldono en la eldonejo “Posrednik”

Заменгоф Л.Л. Основы международного языка эсперанто (Fundamento de la
internacia lingvo Esperanto) / Л.Л. Заменгоф. – М.: Импэто, 2011. –
112 с., ISBN 978-5-7161-0233-0

Предлагаемая брошюра – репринтное воспроизведение книги, вышедшей сто
лет назад в известном издательстве «Посредник». (Первое издание – 1909
год.)

Книга представляет собой русскую часть «Основ». Пятиязычное издание
под общим названием «Fundamento de Esperanto. Gramatiko, Ekzercaro,
Universala Vortaro» осуществлено французским издательством «Hachette»
в 1905 году (стереотипные издания в разных странах: 2-е – 1907, 3-е –
1908–1909, 4-е – 1910, 5-е – 1918, 6-е – 1925, 7-е – 1928, 8-е – 1931,
9-е – 1963, 10-е – 1991). Эта книга, по замыслу автора, включает в
себя неизменяемые основы языка и состоит из трех обязательных частей,
созданных автором в разное время: грамматики (Gramatiko, 1887),
универсального словаря (Universala Vortaro, 1893) и сборника
упражнений (Ekzercaro, 1894). Для всех интересующихся языком
эсперанто.

Pliaj informoj ĉe la retejo de eldonejo:
http://www.impeto.trovu.com/zam3

bildo de Dima Ŝevĉenko

Eldonejo Impeto dum UK en Kopenhago

Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko prezentas eldonejon Impeto
Dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis la 23-30-an de julio en Kopenhago, la eldonejo Impeto estis reprezentita en multaj aranĝoj. Kompreneble, dekojn da titoloj de la eldonejo eblis akiri en la libroservo de UEA, kaj pluraj el ili estis disaĉetitaj jam dum la unua tago, kio montris grandan intereson al la libroj de Impeto. Dum “Movada Foiro”, kiun partoprenis ĉirkaŭ cent diversaj Esperanto-organizoj, eldonejo Impeto prezentis la plej novajn librojn en Esperanto sur la stando, kiun preskaŭ ĉiam estis malfacile aliri pro amaso de interesiĝantoj. Kelkaj libroj de la eldonejo estis reprezentitaj ankaŭ ĉe la stando de Rusia Esperantista Unio.
Dum la kongreso la interesiĝantoj, legantoj kaj amikoj de la eldonejo povis ricevi diversajn informojn pri la libroeldona agado ĉe komuna budo de Impeto kaj projekto de Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko “Fabelaj Mondoj”. La budon vizitis pluraj centoj da esperantistoj el dekoj da landoj.
Dum la tradicia programero “Libroj de la Jaro”, kiu okazas ĉiujare dum UK-oj kadre de la Tago de Libro, estis prezentitaj 12 libroj, kiujn edonis Impeto en la periodo inter Havana kaj Kopenhaga UK-oj. La gvidantino de la programero Claude Nourmont aparte notis la buntecon de la titoloj, aperintaj ĉi-jare en la eldonejo.

bildo de Dima Ŝevĉenko

"La tero, kiu volis forflugi" preskaŭ elĉerpiĝis. Baldaŭ aperos du niaj novaj libroj

Preskaŭ la tuta eldonkvanto de nia libro "La tero, kiu volis forflugi" (Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova. Impeto: 2009) elĉerpiĝis. Restis nur kelkaj ekzempleroj ĉe ni kaj iom ĉe la libroservo de UEA:

http://impeto.trovu.com/prozo/tero

Eventuale iom poste ni reeldonos ĝin.

Ni ankaŭ ĝojas informi vin, ke baldaŭ aperos nia nova libro "Subtera suno". Temas pri la daŭrigo de la serio de niaj filozofiaj fabelaj noveloj:

http://impeto.trovu.com/subtera_suno

Ni ankaŭ planas daŭrigi serion de la koloraj bildfabeloj. Unua el ili - "Ŝipeto Narklo" (Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova. Impeto: 2010) jam iĝis sufiĉe konata en Esperantujo:

http://impeto.trovu.com/fabelaj_mondoj/narklo

 

Ŝipeto Narklo Jam tre baldaŭ devas aperi la dua libro, kiu enhavas nian koloran bildfabelon "Gargoĉjo":

http://impeto.trovu.com/fabelaj_mondoj/gargochjo

Se vi partoprenos UK en Kopenhago, vi povos trovi niajn librojn en la kongresa libroservo.

 

Krome dum UK vi havos eblecon pli proksime konatiĝi kun niaj fabelaj mondoj, se vi vizitos aŭtoran duonhoron de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, partoprenos Movadan Foiron aŭ kontaktos nin ie en la kongresejo :).

Speciala oferto: ni donacos la libron "La tero, kiu volis forflugi" al ĉiu, kiu mencios ĝin en la propra E-lingva blogo! Rapide kontaktu nin dum la kongreso, ĉar ni kunportos nur 5 ekz!

bildo de Dima Ŝevĉenko

Du novaj libroj de eldonejo Impeto

Ĵus en la eldonejo Impeto aperis du abunde ilustritaj legolibroj de Mikaelo Bronŝtejn:

1. Pri Dinjo, Diko kaj aliaj estaĵoj

Mikaelo Bronŝtejn
Pri Dinjo, Diko kaj aliaj estaĵoj.
Instrua noveleto por la progresiga E-kurso
Moskvo, Impeto, 2011. – 64 paĝoj, ilustrita.
Pentristino Anna Striganova
Respondeca redaktoro Elena Ŝevĉenko
ISBN 978-5-7161-0226-2

Amuza fikcia noveleto pri aliplanedanoj Dinjo kaj Diko, pterodaktilido
Pteĉjo kaj iliaj amikoj daŭrigas historion pri mamutido Miĉjo de
elementa kurso.
Estas rekomendita por perfektiga E-kurso.

Pliaj detaloj:
http://impeto.trovu.com/lernolibroj/dinjo

2. Mamutido Miĉjo. Legolibro por komencantoj

Mikaelo Bronŝtejn
Mamutido Miĉjo. Legolibro por komencantoj
3-a eldono. Moskvo, Impeto, 2011. – 64 paĝoj, ilustrita.
Pentristino Anna Striganova
Vortareto de Elena Ŝevĉenko
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
ISBN 978-5-7161-0225-5

Originale verkita historio de mamutido Miĉjo, trovita en neĝa
Antarktio kaj ekloĝinta en unu bonkora familio. Leksiko kaj gramatiko
en la libro poiome evoluas de la plej simplaj al pli kaj pli komplikaj
frazoj. En la fino – Esperanto-rusa vortareto de la eltekstaj vortoj.

Pliaj detaloj:
http://impeto.trovu.com/lernolibroj/mamutido_3

 

Loĝantoj de Rusio povas mendi ilin en la retbutiko de Impeto:

http://lernolibro.ru

bildo de Avinty Lanaikey

E-Klubo Jules Verne

Ankaŭ ĉi tie mi informas pri la fondo de la Esperanto-Klubo Jules Verne.
Uzantoj de ĉi tiu retejo eble iam ekscias pri la nova grupo:
Unu grupo estas fondita en Ipernity:
kie ankaŭ troviĝas individua profilo tiucela:
kun enkondukaj informoj en la artikolo:
Aperis ankaŭ grupo en Facebook.
Certe menciindas elsendo de Radio Verda el la 3-a de majo - la unua ero temas pri la fondata EKJV:
Fondinda estos plena memstara retejo - apud tiuj grupoj en sociaj retoj. Tial bonvenas spertoj kaj proponoj tiurilate.
bildo de Dima Ŝevĉenko

Eldonejo Impeto: unu nova libro kaj unu baldaŭ aperos

Nova libro:

Nikolao Gudskov.
Origino de la vivo sur la Tero.
Moskvo: Impeto, 2011. – 80 paĝoj, ilustrita. (Serio “Familia biblioteko”) ISBN 978-5-7161-0224-8
Scienca redaktoro prof. Amri Wandel, Universitato de Jerusalemo
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko

Pliaj detaloj:

http://impeto.trovu.com/diversa/origino

 

Baldaŭ aperos:

Mikaelo Bronŝtejn
Mamutido Miĉjo. Legolibro por komencantoj
3-a eldono. Moskvo, Impeto, 2011. – 64 paĝoj, ilustrita.
Pentristino Anna Striganova
Vortareto de Elena Ŝevĉenko
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
ISBN 978-5-7161-0225-5

Pliaj detaloj:

http://impeto.trovu.com/lernolibroj/mamutido_3

bildo de Dima Ŝevĉenko

Libroj en Esperanto en interretaj vendejoj

Librojn de eldonejo Impeto eblas aĉeti en pluraj retvendejoj.

Pliaj detaloj:

http://www.impeto.trovu.com/novajhoj/interretaj_vendejoj

bildo de Ramón Morales

Dudek Zamenhofaj esprimoj (El “Marta”)...

 

Dudek Zamenhofaj esprimoj (El “Marta”)

(El “Stilo-evoluo ĉe Zamenhof”, de Floriano Pessoa. En Brazilei, n-ro 12, 2009.)

 

... forte plimultaj...

.... de la ŝtuparo konstante deiradis homoj...

... mahagona liteto... alforĝis al si la rigardon de la patrino...

... fenestroj scivole elrigardis sur la korton...

... rulon da monpaperetoj...

... murojn de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko...

... ŝi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj...

... la liton ŝi ordofaris per du kusenoj...

... elmetita al la volo de la sorto...

... de la kioma etaĝo vi estas?

... fenestroj elirantaj sur rondoforman herbotapiŝe kovritan korton...

... en plena absoluteco...

... en senbordan solecon ĵetita virino...

... la homo... kurantaŭiĝis el la pelanta amaso...

... ŝi preterfrotadis la pasantojn ...

... la dispuŝataj pasantoj eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi..

... ŝi enpikis la rigardon en la vizaĝon de la sinjoro...

... aperis ruĝaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de varmego...

... salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj voĉoj…

... disliberigitaj haroj.

 

bildo de Ramón Morales

Du libroj: "Mil Naŭcent Okdek Kvar" de George Orwell kaj "Ŝakon al la teroro" de Juan Manuel Santos.

 

 

La libro Mil Naŭcent Okdek Kvar, skribita de George Orwell, tie ĉi en esperanta traduko de Donald Broadribb (el la blogo de Esperanto-Klubo de Helsinski):

http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20orwell,%20george%20-%201984.pdf

 

La libro Ŝakon al la teroro, skribita de Juan Manuel Santos, nuna Prezidanto de Kolombio, tie ĉi en esperanta traduko de Luis Guillermo Restrepo Rivas (el la blogo Skribitaj Pensoj):

http://luisguillermo.com/shakon/shakon.pdf

 

Jen la ligiloj de la menciitaj blogoj:

http://esperantohelsinki.wordpress.com/

 

http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

Baldaŭ aperos du novaj libroj

De nenie kun amo... Iosif Brodskij

De nenie kun amo...

Elektitaj verkoj

Dua eldono, korektita kaj kompletigita. – Moskvo: Impeto, 2011. — 232 paĝoj, ilustrita. ISBN 978-5-7161-0223-1

Tradukis Grigorij Arosev, Mikaelo Bronŝtejn, Klara Ilutoviĉ, Kris Long, Ludmila Novikova, Mikaelo Povorin. Prefaco, glosoj, kompilo kaj literatura redakto de Mikaelo Bronŝtejn. Redaktis Elena Ŝevĉenko. Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko. Fotoj por la libro estas afable prezentitaj de Oksana Kurpekova (Stockholmo) kaj Miĥail Milĉik (Sankt-Peterburgo).

 

 

Pliaj detaloj:

http://impeto.trovu.com/poezio/brodskij2

 

LA OKCITANAJ KANTOJ EN ESPERANTO LA OKCITANAJ KANTOJ EN ESPERANTO

Kompilis kaj tradukis Ludmila Novikova

Respondeca redaktoro Anna Striganova

Moskvo, IMPETO, 2011. – 40 paĝoj. ISBN 978-5-7161-0221-7

 

 

La kantaro konsistas el du partoj. La unua parto sub la titolo “Mi, via fil'-trobador'” prezentas la plej famajn kantojn de Patrik', kiuj respegulas la tutan Okcitanion ekde Mezepoko ĝis la nuntempo, montras ĝian gloran kaj tragikan historion, belan naturon, ĉarmajn virinojn, riĉajn tradiciojn kaj modernan kulturon. En la kantoj bone senteblas la verva amo de la aŭtoro al la patrotero, lia animdoloro pro ties plagoj kaj kredo je hela estonteco de la Patrio. La dua parto de la kantaro sub la titolo “Eksonu la melodio de fifroj kaj tamburin'” estas ne granda, sed ege ĉarma florbukedo de la tradiciaj okcitanaj kantoj, karaj por ĉiu okcitaniano. Ĝi enhavas kaj la klasikaĵojn kun la poemoj de Mistralo, kaj la malnovajn popolajn kantojn, konatajn al ĉiuj loĝantoj de Okcitanio.

Pliaj detaloj:

http://impeto.trovu.com/diversa/okcitana

 

Loĝantoj de Rusio baldaŭ povos mendi la librojn en retbutiko:

http://lernolibro.ru/