Ĉu gajni monon per esperanto?

Blogero el Ipernitio: http://www.ipernity.com/blog/berga/227320
Esploro pri esperantista komercado
lundo 8a de Februaro 2010 je 16:29
Nuntempe mi estas senlaborulo, unu el la kvar milionoj da tiaj loĝantaj en Hispanio. Tamen mi iel tiel elturniĝas por trovi enspezojn. Inter miaj rimedoj estas vendado en loka stratbazaro kaj tra interreto, kio havas du vojojn, vendado al proksimaj klientoj aŭ al klientoj por la tuta lando ( mi ne kuraĝis ankoraŭ vendi internaciskale, kvankam kelkaj eksterlendanoj plukas en la hispania vendportalo).
Mi ŝatus scii ĉu aliaj esperantistoj emus kunlabori per interŝanĝo de vendotaj varoj. Ekzistas la ebleco minimumigi la riskojn en la komenco per preskaŭ nula investo (aparte sendokostojn), mi klarigas:
Inter la varoj kiujn mi portas al surstrata bazaro troviĝas kelkaj akireblaj pli malpli senpage, kiel ekzemple sukersaketoj, libromarkiloj, uzitaj poŝtmarkoj, loteriaj biletoj, trajnbiletoj, cigarringoj, poŝkalendaroj, ktp. Mi antaŭsupozas ke en aliaj landoj la afero similas. Mia propono estus interŝanĝo de tiaj varoj inter diverslandanoj, tiel ke ĉiu vendisto povu oferti al siaj koncernaj klientoj pli ekzotikajn/rarajn ekzemplerojn.
Mi posedas plurajn stokojn el diversaj kolektindaĵoj kaj pretas unuapaŝe sendi provekzemplerojn al interesiĝantoj. Mi sugestis principe paperajn aferojn por faciligi sendadon sed, kompreneble, indus pristudi alispecajn produktojn laŭ la cirkonstancoj kaj konfido.
Se diversaj homoj interesiĝus ni povus krei apartan grupon en Ipernitio. Kaj se iu havas similajn proponojn, mi bonvenigos informon tiurilate.
Noto:
Memevidente se iu partnero deziras interŝanĝi por riĉigi sian privatan kolekton, tio same validas por aliĝi al la eventuala grupo.
- Blogo de Karulo
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?

