Ĉu vi ŝatas aŭskulti fabelojn?

Verŝane ĉiu el ni, sed precipe niaj infanoj kaj genepoj, ŝatis, kaj eble ankoraŭ nun ŝatas aŭskulti fabelojn. Estas ja tre agrable foriri el la realo en la mirindan mondon de herooj kun supernaturaj kapabloj, kie la bono venkas la malbonon. Plej bele certe estis aŭskulti niajn proprajn patron aŭ patrinon, kiuj legis fabelojn ĉe nia lito...
Feliĉe voĉlegatajn fabelojn eblas registri, aldoni muzikon aŭ kantojn, kaj eldoni ilin sur kompaktdiskoj. Tiujn oni povas aŭskulti antaŭ ol (tre agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo... Emfazinda estas la pedagogia valoro de tia aŭskultado: aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alpoprigi al si belajn kaj modelajn vortturnojn en agrabla mondo de fabeloj.
Voĉlegitaj fabeloj ĝis antaŭ ne longe mankis en nia merkato kun kompaktdiskoj. Pro tio mi decidis forigi tiun mankon kaj komencis eldoni voĉlegitajn fabelojn (sonlibrojn) sur kompaktdiskoj.
Fabeloj de Andersen
Hans Christian Andersen estis dana verkisto, kiu famiĝis ĉefe pro verkado de fabeloj. Tiuj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis ankaŭ teatraĵojn, filmojn, baletojn. La fabelojn de Andersen, kiuj aperis libroforme en kvar volumoj, tradukis al Esperanto L.L. Zamenhof.
Ĝis nun mi sukcesis voĉlegi kaj eldoni kvindekon da fabeloj de Andersen, sur 16 klasikaj kompaktdiskoj. Temas pri la fabeloj de la unuaj du volumoj. La suma daŭro estas pli ol 16 horoj. La diskoj estas aĉeteblaj unuope, aŭ po 8 en du plastaj kovriloj.
Mi laboras plu kaj preparas kaj eldonos ankaŭ la volumojn 3 kaj 4.
Specimenon, la fabelon Reĝidino sur pizo, vi povas aŭdi ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/home?t=76926&c=1&s=uploaded. Sur la sama paĝo vi trovos ankaŭ pliajn informojn (klaku al Kristnaska oferto).
Fabeloj de la fratoj Grimm
La fratoj Jakob kaj Wilhelm Grimm estis juristoj kaj lingvosciencistoj. Ili ambaŭ laboris kiel bibliotekistoj en Kassel, kaj profesoriĝis en la Universitato de Göttingen. Ili kolektis kaj eldonis popolajn fabelojn kaj historiojn. En Esperanto aperis Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm (1906), kiujn tradukis el la germana lingvo Kabe (Kazimierz Bein, 1872 – 1959). La libro, voĉlegita de Stano Marček, nun aperis sur 8 kompaktdiskoj, aĉeteblaj unuope, aŭ en komuna plasta kovrilo. Ilia suma daŭro estas sep horoj kaj duono.
Specimenon, la fabelon Maljuna avo kaj nepo, vi povas aŭdi ĉe: http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/home?t=76926&c=1&s=uploaded. Sur la sama paĝo vi trovos ankaŭ pliajn informojn (klaku al Kristnaska oferto).
-
Publikigita je 15:09 ( 4 komentoj / 262 vizitoj | ĉu modifi? )
- Blogo de Stano
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?

