Esperanto.com: nia komunumo

Ŝerco: Virtulo

bildo de lariko

Tre malpura, malbonodora almozulo proksimiĝis al viro kiu piediris en la urbo.  "Sinjoro," diris la almozulo.  "Mi bezonas monon por aĉeti manĝaĵon."

"Se mi donas monon al vi," demandis la viro.  "Ĉu vi elspezos ĝin por alkoholo?"

"Mi ĉesis drinki antaŭ kvin jaroj kaj ekde tiam estas senalkohola."

"Ĉu vi vetos la monon je kartoj aŭ kurĉevalo."

"Mi ankaŭ ĉesis veti kaj neniam vetas."

"Ĉu vi elspezos la monon ĉe la golfejo por golfludo?"

"Multajn jarojn mi neniam havis monon por golfludi."

"Ĉu vi elspezos la monon por prostituitino?"

"Post malbona malsano, mi ĉesis seksumi kaj vivas pure kiel katolika pastro.  Ĉu vi donos monon al mi aŭ nur pridemandas min?"

"Mi ofertas ion pli bona ol kelkaj dolaroj.  Mi invitas vin al mia domo por vespermanĝo."

"Sed ĉu tio kolerigos vian edzinon?"

"Eble, sed gravas ke ŝi vidas tiel, kiel fartas viro post li ĉesas drinki, veti, golfludi, kaj seksumi."

Grupoj: