BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (17)

Utiligebla vortareto
balto - “ano de eŭropa superetno, kiu en la 1a jarmilo p.K. priloĝis la teritorion de la sudorienta bordo de la Balta Maro ĝis la norda Dnepro kaj la baseno de Okao, kaj kies modernaj reprezentantoj estas latvoj kaj litovoj” (ReVo)
balta – rilata al balto (la Balta Maro, baltaj ŝtatoj, baltaj lingvoj)
Baltujo = baltaj ŝtatoj (Litovio, Latvio, Estonio)
Baltio - kiel supre
Balta Maro – marnomo deveninta de balto
baltmara – rilata al Balta Maro (Baltmara Eŭropo – nomo de ŝtataro kaj regionaro situantaj en baseno de Balta Maro)
baltmareco – porbaltmara ideo de ligeco kaj responso
ĉebaltmara – situanta ĉe la bordo de la Balta Maro (ĉebaltmara regiono, ĉebaltmaraj ŝtatoj)
apudbaltmara – kiel supre
Arkaikaĵoj
Baltiko -> Balta Maro
baltika -> baltmara
Eraraĵoj (ŝajnas al mi)
“ĉebalta” (egz. Ĉebalta Esperantista Printempo - nomo de aranĝo en la pola urbo Mielno, Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro – pli frua nomo de la aranĝo de baltiaj esperantistoj, nun nomata Baltiaj Esperanto-Tagoj)
“baltika -> balta” (en ReVo, Bona Lingvo)
“baltia – rilata al la Balta Maro” (en ReVo)
- Blogo de Jargan
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?


Komentoj
Dankon Jargan pro tre klariga teksto, almenaŭ al mi el ĉi ekstremaĵo de la tero.
Fakte normale mi iom sentiĝis perdita volante situiĝi en [t.e. havi pli koncizan komprenon de] tiu areo de norda hemisferio.
Bonan semajnvivadon mi deziras al vi!
Ni estas malproksime de si. Kaj ĉiu havas siajn centron kaj samtempe ekstremaĵon de la tero. Rigardu la mian en http://maps.grida.no/baltic/
Imprese, ja bela. Dankon!