Esperanto.com: nia komunumo

bitcoin.org

bildo de kaja

http://www.bitcoin.org eble estos interesa por aliaj esperantistoj. Ĝi estas nova monsistemo por la Interreto. Mi esperas ke miaj karaj legantoj varbos por ĝi tra Esperantio.

Mi jam sendis retpoŝtojn al kelkaj surretaj Esperanto-vendejoj pri l'afero, inkluzive la libroservoj de Usono, UEA, Slovakio kaj Ĉeĥio. Jen kion mi skribis:

"

Saluton,

Plaĉus al mi informi vin pri Bitcoin ĉifromono, http://www.bitcoin.org. Bitcoin ĉifromono estas novtipa pagsistemo kiu estas pli libera ol aliaj. Mi estas uzanto de ĝi kaj preferus ĝin ol aliaj sistemoj, kiujn vi ofertas.

La avantaĝoj de via subteno de Bitcoin estus:

 

  • La kosto de viaj vendaĵoj estus malpli, ĉar neniu devus pagi la bankimpostojn (ne estas mezulo de la transdono de mono).
  • Pli simpla transdono por multaj eblaj aĉetontoj, inkluzive mi.
  • Subteno de nova revolucia sistemo, kiu espereble plibonigus la mondon. Mi supozas ke vi simpatus al tio, ĉu ne?

 


Esperante ke vi konsideros mian proponon,
Kore,
Kaja.

"

 

Mi esperas ke vi ankaŭ faros same!

Komentoj

bildo de glavkos

Mi tute ne komprenis kiemaniere oni povos sendi monon. Eble mi devas legi la Faq pli atente...