Diversaj demandoj pri la forumo

Mi havas 3 demandojn pri la forumo:
1.) Mi ricevis retleteron en kiu mi povis legi:
"Dima Ŝevĉenko volas esti via amiko"
Mi ĝojis kaj volis permesi tion, pro tio mi klakis la ligon:
http://esperanto.com/users/dima-%C5%9Dev%C4%89enko
Sed kiel mi nun povas permesi, ke Dima iĝas vere mia amiko. Kiel mi povus rifuzi (se mi volus tion) ? Mi ne komprenis.
2.) Mi legis supren "Kreu Galerion". Mi klakis
http://esperanto.com/node/add/galerio
Sed kie estas la kampo, kie mi povas elekti iun ajn foton el mia komputilo por alŝuti la datumon en la galerio ?
3.) Ĉu ne estus bona ideo havi en la paĝaro "Esperanto.com" ankau retbabilejon ? Lau mi jes.
Jam anticipe mi dankas kore pro via respondo.
Kore kaj amikece
via
Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?


Mi ricevis retmesaĝon kun informo pri nova mesaĝo:
Por legi mesaĝon, sekvu tiun ĉi ligilon:
http://esperanto.com/messages/view/459
Kiam mi klakis la indikitan adreson, malfermiĝis paĝo de Esperanto.com kun informo supre: Paĝo ne trovita. Finfine post aliĝo mi trovis la mesaĝon, sed nun mi havis problemon, kien skribi informon pri ĉi tiu problemo. Mi ne certas, ĉu ĉi tio ne estas komento al iu alia mesaĝo, al kiu ĝi ne rilatas.
Salutas Josef.
Josef
Por legi mesaĝon, sekvu tiun ĉi ligilon:
http://esperanto.com/messages/view/459
Kiam mi klakis la indikitan adreson, malfermiĝis paĝo de Esperanto.com kun informo supre: Paĝo ne trovita. Finfine post aliĝo mi trovis la mesaĝon, sed nun mi havis problemon, kien skribi informon pri ĉi tiu problemo. Mi ne certas, ĉu ĉi tio ne estas komento al iu alia mesaĝo, al kiu ĝi ne rilatas.
Salutas Josef.
Tio okazis, ĉar vi ne estis ensalutita. Tamen ni baldaŭ redaktos erarpaĝon.
Respondoj:
1. Vi povas vidi ĉiujn invitojn en bloko "Invitoj de amikoj", kiu situas en maldekstra menuo. Tie vi povas aprobi aŭ malaprobi ilin.
2. Bild-servo ankoraŭ estas ne sufiĉe stabila. Sed vi tamen povas alŝuti fotojn. Por fari tion, vi bezonas komence krei galerion. Poste vi povas eniri ĝin kaj vi ekvidos eblecon alŝuti fotojn aŭ bildojn
3. Jes. Ni planas fari tion baldaŭ.