Esperanto.com: nia komunumo

Du demandoj al lingvistoj kaj lingvemuloj

bildo de Kirilo

Saluton al ĉiuj!

En Ipernity mi antaŭ nelonge kreis du mallongajn blogaĵojn, por kiuj mi demandus vian subtenon. Smile

Vi povas helpi min per tio, ke vi esprimas vian lingvan senton pri la du fenomenoj, kiujn mi priparolas en la blogaĵoj, aŭ en Ipernity aŭ en komento ĉi tie.

http://www.ipernity.com/blog/144366/257509

http://www.ipernity.com/blog/144366/258139

Multan dankon!

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Kara amiko,

Surbaze de unu el viaj du blogaĵoj ipernitie ankaŭ mia reago kongruu kun tio, ke en Eo krom la ĉiutaga formo (La taso estas sur la tablo, La pomo estas en la plado) ankaŭ ja bonsidas (kvankam pli specialstile) 'La taso suras la tablon' kaj 'La pomo enas la pladon'. Eĉ venis al mi, nun, tiu alia eblo en E-o, adverba: 'La taso table suras, La pomo plade enas"

Foje tiajn pli rafinitajn formojn mi uzas skribe, por simpligo kaj do tempogajno. Ankaŭ eĉ en miaj tradukoj tiaj rimedoj uziĝas ekzemple pro ritmo (kiam la silabonombro de certa verso postulas malpli longigon da vortoj)

Specife pri la unuopa maniero tion redoni laŭhitite nome "La taso suras je la tablo, La pomo enas je la plado" mi aldonus, ke, spite de ties ne tiel rekta kompreneblo en E-o, kaj nur pro tio ke 'je' tiukonstrue iom svage sencas, oni tamen ne povas negi en ĝi iom da lingva rafino.

Amike.

bildo de Kirilo

Koran dankon, Wel, pro via komento!

Esprimoj kiel "La taso suras je la tablo" ne estas laŭ hitita maniero (ili dirus: "nu-sure taso table supre (estas)"!), sed laŭ tiu de la majaaj lingvoj. Ili havas kelkdek verbojn kiel "suri, eni, apudi" ktp. kaj pro tio ili bezonas nur unu tute nespecifan prepozicion, kiun mi tradukis per la nespecifa E-a 'je'.
Kompreneble en bonstila E-o oni preferas la n-kazon al 'je'.

Plaĉas al mi via esprimo "La taso table suras.", sed mi ne certas, ĉu ĝi estas komprenebla al ĉiuj, oni devus fari enketon...

bildo de Wel-brazilulo

Bele kaj danke ke vi eksplikis. Ĉu per majaaj lingvoj oni komprenu tiujn de la praaj mez-amerikuloj?

Pri tiu adverba konstrueblo laŭ en mia antaŭa mesaĝo 'La taso table suras' oni ankoraŭ povus aldoni: 'La taso tablsuras' kaj 'La taso tablonsuras'.

Tio tamen memvideble temas harfendajn eblojn de Esperanto. Certe ne en la praktiko oni tion uzus (almenaŭ ne en nia ĉiutaga konversacio)

Jes kiel anstataŭanto al la 'normala' 'La taso estas sur la tablo' sendube jam sufiĉus 'La taso suras la tablon' :)

En tempo: Senkulpigon al mia miso (pri tio koncerne al la maaja kaj la hitita)

Amike,
Wel.

bildo de Kirilo

Kara Wel,

la majaaj lingvoj estas familio de lingvoj, kiujn oni parolas ankaŭ hodiaŭ en Mezameriko, kp. http://pt.wikipedia.org/wiki/Línguas_maias , al ili apartenis ankaŭ la lingvo de la historiaj Majaoj.
Ili estas interesaj por lingvistoj, ĉar ili havas tute aliajn sistemojn por la esprimo de spaco ol la eŭropaj lingvoj, kion ni ja jam povis iomete vidi.

Mi pensas, ke "tablonsuras" ne estas ĝusta Esperanto, ĉar oni ne povas transpreni fleksiajn elementojn en kunmetaĵojn (la vortkategoriaj finaĵoj estas en ordo, se facila elparoleblo postulas vokalon). Kompreneble "sinmortigo" k.s. estas malofta escepto.

Dankon pro via diskutemo!

bildo de Wel-brazilulo

Dankon pro riĉa respondo, aprezata Kirilo!

Fakte aŭtoktonaj kulturoj mezamerikaj ŝajne ankoraŭ multe instigos.

Laŭfadene de la diskuto, ankoraŭ citiĝu la eblo 'La taso surtablas'.

Konsentite, ke ne estas akceptita kiel adekvata la kunmetita formo 'tablonsuras'.

Kun separo de la elementoj jam ĉio alias: 'La taso tablon suras' kio finfine egalus al 'La taso suras tablon'

Vizitinte la ligilon laŭ via sugesto, tie troviĝas mapo, kiu ŝajnis al mi interesa. Jenas: