Ekvilibrismo

Ĉu vi konas la koncepton de Ekvilibrismo?
Jen la priskribo en Vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/Ekvilibrismo
Ekvilibrismo estas holisma koncepto, kiu strebas al ekvilibro inter politikaj, ekonomiaj, ekologiaj, juraj, socialaj kaj kulturaj interesoj. Ĝi atentas pri la interligiteco de la bazaj tutmondaj problemoj, por trovi daŭripovajn solvojn.
La kvar bazaj ideoj de ekvilibrismo estas:
- ekologiaj alternativoj / pli efikaj strukturoj. La ekvilibrismo volas doni prioritaton al alternativaj metodoj kaj produktoj, ekz. efika uzo de energio, uzo de biologie dissolveblaj materialoj.
- natura, cirkula ekonomia sistemo. La ekonomio funkciu laŭ la principo de cirkulado.
- daŭripova ekonomia kaj financa sistemo. Estu malpermesitaj spekuladoj pri terposedaĵoj aŭ mineralaj riĉaĵoj. Mono estu nur perilo por realaj ekonomiaj transakcioj.
- mondcivitaneco / reformo de la Unuiĝintaj Nacioj
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 12 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
[pli]


Laŭ mi tiu ideo, ne estas nova. Eble la novaĵo estas fari tion mondskale. Tamen, kutime indiĝenoj klopodis vivi kaj loĝi ekvilibre kun la naturo. Certe estas bezono repreni tiujn ideojn kaj paroli pri tio. Eble solvoj ne venos rapide nek ĉiuj la solvoj venos sed sendube estas bona afero.
Pri la komento de Goren, mi ne scias kial ekvilibro devas signifi nepre morton, la ekvilibro estas ĉie en la naturo eĉ kiam ni pensas ke ĝi ne estas.
Min naŭzigas ĉiu ekvilibro. Ekvilibro estas morto.