El kiu lando vi estas?
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 12 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
[pli]



Saluton al ĉiuj
Mi loĝas en Tatario apud Kazanjo(Rusujo)
Mia nomo estas Ricardo Coutinho, mi eklernis Esperanton en Venezuela Esperanto-Asocio ekde 2000. Mi legis en fama aldona revueto "Todo en Domingo" de la ĵurnalo El Nacional artikoleton pri Esperanto kaj kie oni povus lerni ĝin. Ekde mia infaneco mi konsciis pri Esperanto dankon al la Dika Libro de Petete sed mi pensis ke tiu lingvo nur restis kiel projekto. Tamen kiam mi legis tiun artikoleton mi jam sciis ke ekzistas esperanto-parolantoj kaj mi povas atingi librojn por lerni ĝin. Bonŝance du jaroj antaŭe mi transloĝis de mia urbo Charallave al Karakaso ĉar mi trovis kuponon por studi Historion en la Centra Universitato de Venezuelo. Dum tiu tempo mi malsukcesis trovi bonajn poentojn en la kariero kaj pro administrataj sekvicitoj la Universitato punis min dum unu jaro ne esti en ĝi. Dum tiu tempo mi profitis la tempon por lerni Esperanto kaj trovi dungon, do, mi ne atingis dungon ĉar tiutempe la ekonomia situacio estis tre malbona sed mi povis profiti la tempon per tiu bela lingvo.
Mi vivas en la urbo Turku, kiu estas la plej malnova urbo de Finnlando.
Mi estas el granda siberia urbo Krasnojarsko, Rusio
Mi loĝas en Homel, Belorusio
Mi estas el Venezuelo, Suda Ameriko.
Ramĉjo
Brazilo... urbo Curitiba (Kuritibo).
mi estas de Moldavio, Kiŝinaŭ.
mia vilaĝo estas la plej granda urbo subtera! jes ja, ĝi nomiĝas Milestii Mici kaj vi povas trovi ĝin en guiness book :)
mi amas Esperanton! nenio nova, ĉu ne?
Saluton.
Mi estas el Hispanujo, kai mi ĉiam estas komencanto :)
Mi estas el Pollando. Mi vivas en Radom.
http://esperantoradom.blox.pl/html Jen estas blog/ar/o de nia loka E-grupo.Mi invitas vin por viziti kaj legi.
Mi estas el Hispanio kaj mi loĝas suden ĉirkaû marbordo.
Naskita kaj loĝanta en la urbo Jokohamo, Japanio.
Israelo - kibuco en la okcidenta Galileo
Kiel progresas la helpo-laboro post la terura brulego en la arbaro apud Haifo?
Betty
Ĉiuj ĉefaj ŝoseoj estas malfermitaj, kaj oni jam reveturis al al domoj - krom ĉirkaŭ 50 familioj kun tute detruitaj domoj, kaj ĉ. 200 kun grave damaĝitaj domoj. Oni laboras nun por purigi la lokojn de la brulitaj materialoj. La riparo de damaĝitaj domoj kaj fabrijkoj, ktp - certe komencos post unu-du semajnoj.
Pri la arbaroj - eble 50000 arboj detruitaj, multege por nia malgranda kaj parte deserta lando - estas diskuto, ĉu indas planti denove arbojn, aŭ lasi la naturon renovigi la arbarojn.
Nun pluvas ĉe ni, kaj tio certigis la finan estingon de la fajro.
Mi loĝas en malgranda urbo el Brazilo...
Mi estas el Britio, kvankam nun jam 38 jarojn mi loĝas eksterlande. 37 jaroj en Danio kaj unu jaro en Italio.
Betty
Mi loĝas en tropika paradizo, Indonezio!! ;-)
Saluton, mi loĝas en Sevilla, en esparanto mi supozas oni dirus Sevilio, tiu ĉi urbo troviĝas en Andalucía(Andaluzio), en Hispanujo. Ĝi havas pli malpli 700.000 da loĝantoj. Kaj dum la vespero estas tre tre tre varma urbo. Nu, salutojn.
Saluton al ĉiuj, mia nomo estas Efrén kaj mi loĝas en Sevilla, mi ŝatas la lingvojn, la muzikon, la legadon...mi esperas amikigi kun multaj personoj, ĝis baldaŭ.
Mi loĝas en la malgranda urbo apud Moskvo. Ĉiu-tage veturadas al Moskvo por labori. En la laborejo mi estas sola esperantisto, sed ĉiuj scias pri Esperanto ĉar mi ofte telefon-parolas kun mia edzino en Esperanto.
Mi loĝas en Brazilo, en la urbo KURITIBO, kiu troviĝas en la suda parto de la lando. ĈIUJ estas bonvenaj gasti ĉi tie! Mi plezure gastigos kaj ĉiĉeronos vin! ĜIS!
Mi esperantistas de 1998. Esperanto jam helpis min dum mia tuta vivo. Ĝi - pere de la esperantistoj - rekte influis miajn decidojn kaj mian destinon. Tial, mi tre ŝatas fari novajn E-geamikojn! Estu bonvenaj!
Mi estas el Hungario. Mi vivas en malgranda vilaĝo apud la urbo Zalaegerszeg.
Mi loĝas en Brazilo.
Mi estas franco, kiu loĝas en Francio, en la urbo Liono.
Saluton!
Mi estas la ruso kaj loĝas en Ruslanda urbo nome Habarovsko, ke lokiĝas ĉhe granda rivero Amuro. Krom mi ĉirkaŭ sepcent mil homoj loĝas tiun urbeton.
Kiel vi povas atingi mian loĝlokojn? Ĉio tre simple estas… Komence atingu Moskvon – la rusan ĉefurbon, plu… turnu orienten kaj iru rekten, renkonten la suno, ne devojiĝante, ... ĉirkaŭ 7000 km. Ĉio pli pli pli simple estos al vi, se vi estas la esperantisto-biciklisto.
Pasonto aŭ biciklonto preter mi vi povus ekveni aŭ ekbicikli al mi. Ni povus malmulte babili...
Ĝis renkonto!
Saluton!
Mi estas el urbo Voroneĵo, Rusio.
Mi loĝas en la sudorienta ŝtato de Florido en la mezgranda urbo de Fort Laŭderdale (fort-laŭ-der-dejl) en la kvatalo Oakland Park (ouk-land-park).
...mi estas brazilanino el Rio de Ĵaneiro. Sed, nun mi loĝas en Parao, alia brazila ŝtato el norda regiono el Brazilo.
Mi loĝas en Varsovio, kelkcent metrojn de la tombejo, kie ripozas Ludoviko Zamenhof. La stratoj Dzika (nuna Zamenhof-strato), Nowolipki, Nowolipie kaj aliaj, kie kreiĝis Esperanto, estas miaj stratoj - do sendube mi estas en la centro de Esperantujo :-)
Mi loĝas en San-Karlo (São Carlos) - SP, en Sudorienta parto de Brazilo. Sed mia familio loĝas en Petropolis - RJ, kie mi naskiĝis.
mi loĝas en Valparaiso, Ĉilio.
Mi estas el Francio. Mi loĝas en Villejuif, apud Parizo.
Mi estas el Brazilo, naskiĝis en Rio de ĵaneiro kaj nun mi loĝas en ŝtato el Parao.
Mi ankaŭ estas Brazilano, loĝas en Vitória, en ŝtato el Espírito Santo.
Filo de miaj gepatroj.
Mi venis el urbo Jászberény, Hungario.
Mi loĝas en la urbo Kioto, kiu estas la antikva ĉefurbo de Japanio antaŭ ĉ.1200 jaroj.
Mi estas malino.
Mi estas el Pollando, el malgranda urbo Piotrków Trybunalski, kiu kuŝas apud Lodzo, en la centro de la lando.
Mi estas el Hispanujo, urbo Oviedo.
"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)
Mi loĝaŝ en Italio.
Esperanto ĉie kaĵ ĉiam !
Mi naskiĝis en Katowice/Pollando kaj nun vivas en Wiesbaden/Germanio.
Saluton! Mi estas el Germanio. Mi loghas en Munkeno.
Salutojn el Danio!
mi loĝas en Kopenhago, la ĉefurbo de Danio.
Saluton el Fortalezo!
Mi loĝas en nordorienta Brazilo, en granda urbo, kiu nomiĝas Fortalezo.
Vi povas vidi ĝiajn fotojn ĉe mia profilo.
Fabjo Montejro
Mi loĝas ĉe Washburn, Illinois, Usono, proksima Peoria. Ĉirkaŭ tri horo de Ĉikago.
Saluton! Mi estas esperantano, kiu naskiĝis en Honkongo:-).
Sanu ĉiuj! Mi estas el urbo Salavat, kiu situas en la suda parto de Fantazio, t.e. Baŝkirio (kvazaŭsuverena respubliko en la Rusia Federacio). Baŝkortostano estas bela, sed, ho ve, jam preskaŭ senesperantista ( kompare kun la kvanto de esperantistoj aktivintaj en la iama Sovetia Baŝkirio). Mi revas pri la nova epoko, kiam ankaŭ en Baŝkirio abundos esperantistoj kaj esperantaj turistoj> Bonvenu, karaj, en mian belan hejm-landon por gustumi la baŝkiran mielon aŭ ĉeval-lakton (kumison) ka. Amike via: gafur gazizi
En la mondon venas nov-agento!
Mi esta de la Ŝtato Georgia. Ĉu estas Kartvelio aŭ Georgio por la Ŝtato?
Mi estas el Juárez, kiu estas granda urbo el nordo de Meksiko.
Saluton el Amadora, Portugalio.
Mi naskiĝis kaj vivas en Brazilo.