Kial ni ne kontaktas George Soros kaj petas al li donaci al la Esperanto movado?

Simpla demando. George Soros estas riĉegulo denaske esperantisto. Se ni, la movadaro, provas kontakti lin, eble ni povus konvinki lin donaci monon al, ekzemple, la EDE, por ke Esperanto ricevu atenton de la amaskomunikilo kaj eble por la Eŭropa Unio finfine konsideri, ĉu aŭ ne igi ĝin la "lingvon por Eŭropo". Poste la aliaj nacioj sekvus. Aŭ li povas donaci monon al alia organizo, sed, vi komprenas mian celon.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 10 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Britney Spears en la ĵurio de Faktoro-X
- 5000 gejunulojn helpus la EU por trovi laboron eksterlande
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
[pli]


Mi tute konsentas Talpo kaj Kirilo.
Se mi estis Soros, unuavice mi demandus min “Por kio ili petas monon? Kion ili reale efektivigos?” :-)
Pardonu mian koleriĝon, sed vi karuloj vere konfirmas la bedaŭrindan imagon ke E-istoj kondutas marsiane! Mi antaŭ pli ol jardeko ricevis de la Sorosa fondaĵo 5.000 dolarojn por TEJO-projekto en Kroatio - ĝuste tiom kiom mi petis. Kiel? Nu, mi nek sidis hejme plendante ke s-ro Soros forgesis sian simpation por E-o nek mi kontaktis s-ron Soros telefone. Ja li verŝajne tute ne eksciis ke lia fondaĵo donacis tiun monon al mi. Li supozeble havas aliajn zorgojn, kaj tiumaniere li ankaŭ sukcesis tiom riĉiĝi. Mia konsilo: Simple inventu interesan projekton (ĉar nur por tio lia fondaĵo donas monon) kaj plenigu monpetilon - jen fluos la mono. Se vi, kompreneble preferas pigre plendumi pri la malĝusteco de la mondo ĝenerale kaj de s-ro Soros precipe, jen bonvolu!
Nu, neniu plendadas ĉi tie.
Kion vi skribis, ja konfirmas la ĝeneralan tonon: Soros ne donos al e-istoj ion pro tio, ke ili estas e-istoj. Oni povas ŝpari al si tiajn revojn.
Sed samtempe li verŝajne ne haltigos monon, se iu e-istoj havos ideon pli bonan ol "Ni faru anoncojn en New York Times, por ke E-o finfine venku.".
Tiel miascie funkcias kun ĉiuj fondaĵoj - havu bonan ideon, tiam E-o nek pozitive nek negative influos la decidon pri aljuĝo.
http://www.cyrilbrosch.net/
Dio honoru vian harmoniemon! ;-) Mi tamen ne trovas pli trafan esprimon ol "plendumado" en tiu ĉi rubriko - eble ja "grumblado" pli taŭgus laŭ viaj oreloj? Mi ja tre feliĉas ke vi en via nova respondo kontraŭdiras vian antaŭan rezigneman frazon: "Verŝajne lin Esperanto tute ne interesas." Jen ekzemplo kiel progresas la movado! :-)
Jes, eble "grumblado" ĝustas.
Mi tamen laŭ harmoniemula maniero ;-) ne vidas kontraŭdiron inter "Verŝajne lin Esperanto tute ne interesas." kaj la penso, ke Soros nek donos nek haltigos monon pro Esperanto, ĉar se li havas nek pozitivan nek negativan sintenon rilate la lingvon, ĉi tiu ne influos lin ĉe siaj decidoj.
Amike kaj palpebrume,
Kirilo
http://www.cyrilbrosch.net/
;-)
Mi legis pri George Soros ke li pensas ke Esperanto havis sian ŝancon, sed fiaskis. Soros pensas ke tial li ne vidas la sencon subteni Esperanton. Me pensas ke mi legis tion en la libro de Anika Okrant pri planlingvoj.
La patro Tivadar Soros, alinome Teodoro Schwarz, estis tre aktiva esperantisto, konata aŭtoro, dummilite helpis judojn fuĝi el Hungario, ĉio ĉi kronikita en lia libro "Danco ĉirkaŭ la Morto". Ankaŭ la filo Georgo eskapis el Hungario per helpo de Esperantistoj. Do li scias kian dankon li ŝuldas al la Esperantistoj. Sed lia publika bildo montras lin memkreita okcidenteŭropa kapitalisto. Publika helpo al Esperanto embarasus lin ĉar memorigus lian pli simplan orienteŭropan devenon. Ja, nenio malhelpas ke li nepublike aŭ kaŝe donacu, sed se tio okazus, ni nenion scius pri tio. Do, ĉu ni vere scias, ke li ne helpas? Certe iu malavare subvencias Esperantic Studies Foundation.
Pri la agoj de Soros, mi scias nenion. Pri la subtenantoj de Esperantic Studies Foundation (ESF), tamen, ne estas multaj sekretoj. La plej grandaj donacoj venis de Cathy kaj Bill Schulze. La kerno de la kapitalo venis pli frue de la fondintoj, Humphrey Tonkin, Jonathan Pool, kaj Jim Lieberman, se me ĝuste memoras. Ili subtenis ESF-on trans jardekoj, kaj ankoraŭ faras. Multaj aliaj donacis malpli grandajn sumojn. Eĉ mi. Ankaŭ vi povus. http://esperantic.org/eo/
En Paco,
Derek
Jes, bonan ideon.
Esperanto ĉie kaĵ ĉiam !
Mi ne povas ĝin atesti, sed mi tre certas, ke jam multajn fojojn (kaj vane) E-istoj provis eluzi la riĉon de Soros. Verŝajne lin Esperanto tute ne interesas.
http://www.cyrilbrosch.net/
Mi ne opinias ke tio estus vere bona idea, mi preferas ke la esperanta movado restus plene libera, plene sendependa!
Ankaŭ, mi pensas ke kirilo pravas: Verŝajne al G Soros Esperanto tute ne interesas..