KRUCENIGMA KONKURSO KUN PREMIO

Fotoj mankas.

antaŭ du jaroj mi eldonis libreton kun la titolo "107 krucenigmoj en Esperanto" (pliaj informoj ĉe http://www.edukado.net/katalogo/20681). Jen du el ili por via amuzo, elŝuteblaj kaj printeblaj. Ili kaŝas kvin (3+2) Esperantajn proverbojn. Se vi sukcesos trovi ilin, bv. sendi la solvon al: stano.marcek@gmail.com – ĝis la 31-a de marto 2010. Unu el la solvintoj (decidos loto) ricevos donace la libreton "107 krucenigmoj en Esperanto".
***
Enkonduka teksto de la libreto:
Karaj geamikoj,
en la revuo Esperanto, kiun mi redaktas ekde 2002, mi de tempo al tempo aperigas krucenigmojn. La du enketoj (en 2003 kaj 2006) montris, ke parto de la legantoj tre ŝatas ilin, dum alia parto preferas uzi tiun spacon por aliaj, primovadaj artikoloj. Por kontentigi la unuan grupon kaj ne ĝeni la alian, mi decidis eldoni miajn verkojn libroforme.
Iuj el vi eble deziros uzi la krucenigmojn en via E-klubo aŭ kurso, komputile projekcii ilin al tabulo kaj kolektive fari la "instruan amuzon". Iuj el vi eble volos printi kelkajn paĝojn kaj disdoni ilin al viaj klubanoj aŭ kursanoj, resp. aperigi krucenigmojn en via bulteno. Jen mia permeso fari tion!
Por faciligi al vi tiun laboron, mi eldonas la libron ankaŭ en virtuala formo, sur kompaktdisko, el kiu vi povas komputile projekcii aŭ printi la unuopajn paĝojn. La kompaktdisko povas esti utila ankaŭ por miaj kolegoj-redaktoroj, al kiuj mi ĉi tie donas la permeson libere represi miajn "kap-rompilojn" en siaj periodaĵoj (indikante la fonton), sen aparte peti la permeson por tio.
Agrablan, sed ankaŭ instruan amuzon kun la kolekto de 107 diverspecaj, pli aŭ malpli facile solveblaj cerbo-trejniloj!
Amike vin salutas
La aŭtoro
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Britney Spears en la ĵurio de Faktoro-X
- 5000 gejunulojn helpus la EU por trovi laboron eksterlande
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem


Komentoj
Saluton Stano,
Tio estas tre interese. Bedaŭrinde la vortoj en la bildo estas tro malgrandaj, mi ne povas legi ilin. Ĉu oni povas elŝulti tiujn enigmojn ĉe alia loko?
fizikisto