Esperanto.com: nia komunumo

Novajhoj

bildo de Massimo

• Ĉu vi loĝas en Italio, aĝas malpli ol 30, kaj lernis Esperanton per la reta kurso Kirek (aŭ ĉiukaze atingis la unuanivelan ekzamenon de la Itala Instituto de Esperanto?) Informiĝu pri la konkurso IIE-IEJ (http://iej.esperanto.it/ijf/2010/iieiej.php).

• Ĉu vi loĝas en malriĉa aŭ malproksima lando, kaj aĝas malpli ol 30? Itala Esperantista Junularo starigas apartan fonduson por aligi vin senpage. Pliinformiĝu ĉe la paĝo pri IJFonduso(http://iej.esperanto.it/ijf/2010/ijfonduso.eo.php).

• Ĉu vi loĝas en Germanio? Germanaj partoprenantoj ricevas subtenon por la vojaĝkostoj al IJF danke al la germana ministerio. Pliinformiĝu ĉe Germana Esperanto-Junularo: www.esperanto.de/gej.

• Ĉu vi gajnis niajn konkursojn IIE-IEJ aŭ IJFonduso en 2009 (kiam la festivalo nuliĝis pro tertremo)? Vi rajtas ĝuj vian premion ĉijare. Aliĝu per la reta formularo, klare indikante, ke vi estas pasintjara gajninto.