Esperanto.com: nia komunumo

Omaĝe al Mikola Klára

bildo de Akva

 

Forpasis MIKOLA Klára, hungara esperantistino, aktiva movadano. Omaĝe al ŝi ĉi-nokte mi esperantigis iun konatan, dolĉe-amaran kanton de Máté Péter, fama hungara kanzonisto.

Kiel kutime, iom libera traduko...

 

 

Iam lasos nin for nia febra jun',
Iam pasos jam for la somera sun',
Iam malaperos sonĝoj iam forsonos hoboj',
ne revenos tiam al ni jam la ĝoj'.

Iam lasos nin for nia gaja rid",
Iam lasos nin for trajne nia viv',
Foje ĉe l' staci' ni restos ie por la mansalut',
Sed nur kelkaj aŭdos voĉon en la muĝ',

Tial ne timu la novan, kio povas savi nin,
Se esperas ni, prosperos nia "nun",
Homoj vivas sur la ŝlimo, kaj ĝi volas gluti nin,
Tamen esperantojn levos verda lum'.

Iam lasos nin for nia febra jun',
Iam pasos jam for la somera sun',
Domaĝe pasos for la sonĝoj kaj velkos jam la flor',
Sed atendas sorĉon ĉiu homa kor',

Iam lasos nin for ĉiu fluga tag',
Iam lasos nin for ĉiu sortobat',
Jes ni forvojaĝos foje, certe por ĉiam',
rekomenci tamen provu ĝis tiam'.

Tial ne timu la novan, kio povas savi nin,
Se esperas ni, prosperos nia "nun",
Homoj vivas sur la ŝlimo, kaj ĝi volas gluti nin,
Tamen esperantojn levos verda lum'.

Iam lasos nin for nia febra jun',
Iam pasos jam for la somera sun',
Domaĝe pasos for la sonĝoj kaj velkos jam la flor',
Sed atendas sorĉon ĉiu homa kor',