Esperanto.com: nia komunumo

Tabuo

bildo de fizikisto

Por tabuo vi bezonas multajn ludkartojn. Sur ĉiu karto vi skribu vorton divenendan, kaj kvin pliajn vortojn, kiuj rilatas al unua vorto.

Du teamoj kontraŭas. Unua ludanto de teamo A prenas karton kaj priskribu la divenendan vorton, sed la vorton kaj la pliajn vortojn li ne menciu. Teamo B kontrolas ke li ne uzu tian vorton. Teamo A provas diveni la serĉitan vorton. Dum unu minuto la unua ludanto rajtas priskribi kiel eble plej multe da vortoj. La teamo A ricevas poenton por ĉiu trovita vorto.

Post unu minuto unua ludanto de teamo B daŭrigas ktp.

Ekzemploj por ludkartoj:

orelo (aŭdi, aŭskulti, kapo, flanko, vizaĝo)
rozo (ruĝa, odoro, floro, ĝardeno, bela)
pomo (manĝi, ronda, arbo, frukto, kreski)

Kiam komencantoj kunludas, ili rajtas uzi la pliajn vortojn.

Komentoj

bildo de fizikisto

Antaŭ malmulte da tempo mi verkis kelkajn kartojn por Tabuo. Vi povas elŝuti ilin kiel excel-dosieron de http://www.tria-seligenstadt.de/rumrich/downloads/Tabuo-Esperanto.xls
Ĝi konsistas el 11 pagoj kun po 16 kartoj. Mi printis ilin sur dika papero kaj tondis ilin inter la linioj.