Ensaluto

LA PLIMULTO!

Estimataj,
LA PLIMULTO!
Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paulo. Kaj ĉar la haveno ne estis sufiĉe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis ŝipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri" (Agoj 27:11-12).
Je demokratia socio, la plimulto ĉiam venkas dum la minoritato nur parolas. Tio estas la idealo. Tamen, kelkfoje, la opinio au la decido de la plimulto eble povas esti danĝera kaj malprofita al la tuta socio.
Paulo la apostolo vojaĝis al Romo kiel malliberulo. Estis evidente ke la marveturo jam fariĝis danĝera. Tial, li konsilis la maristojn kontrau daurigo de la vojaĝo. La centestro kiu gvidis la vojaĝon kaj la plimulto da homoj je la ŝipo pensis male. La plimulto venkis dum Paulo nur havis sian diron. Tamen, la decido de la plimulto preskau kostis al ili iliajn vivojn post la perdo de ĉio kion ili posedis je stormo kiu kondukis al ŝippereo.
Kiam Moseo gvidis la Izraelidojn al la Promesita Lando, dek du spionoj estis senditaj antau ili al la lando. Dek el la spionoj alportis malbonajn raportojn dum nur du alportis bonajn raportojn. La Izraelidoj sekvis la plimulton kaj ribelis kontrau Dio. Ĉi tio igis la tutan generacion de tiuj homoj ne atingi tiun landon krom la du homoj kiuj alportis la bonajn raportojn (vidu: Nombroj 13, 14).
Je gvidado, dum estas bone auskulti la ideon de la plimulto kaj sekvi ĝin, estas pli bone, kelkfoje, penseme konsideri la ideon de la minoritato. Plimulto eble havas la saman ideon, sed ili ne estas pravaj ĉiufoje. La ideo de la plimulto eble povas esti danĝera kelkfoje. Tial, preĝu por la distinga spirito, precipe, la gvido de la Santka Spirito, antau ol sekvi la plimulton.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de