Ensaluto

La simbolo de la famo(45)

viaj enuoj reduktiĝos,li estis jam konsentinta,iutage kiam mi estis reveninta el mia laborejo,mi vidis ke li estas perdinta sian bastonon,kaj kun helpo de la muroj estas veninta al la hejmo kaj serĉas ferpecon,li mem iris al la kaploko de la forno,kaj brulstampis sian manon ke jam ne aligu la manon al la flanko de la plumo,pro la brulo de sia mano,li havis staton de tranco kaj ekstazo,mia koro brulis,mi ne scias kien li estis irinta,kion estis vidinta,aŭ kion estis aŭdinta,li jam ne skribas,al mi ankaŭ ne diras ke skribu,li jam abomenas la poemon kaj la literaturon,el la sama dato mi ankaŭ havas alergion pri poemo kaj poezio,aĥ! mi mortas kiam oni demandas iun:Kio estas via profesio?tiu mildigante postokulon diru:Ni estas kiel artistoj,estas bone ke aliaj povas aserti tion tiel ke ĝi skribiĝas,mi ne povas,ne estas pro mia memvolo,mia lango preniĝas,kaj mi diras artivirtisto,anstataŭ diri artisto,ĉi tiuj artivirtitistoj kiuj kun la piedoj de ruzo kaj artifiko galopas en la vojo de la famo,ĉu ne scias ke ili trompas siajn memojn kaj la aliajn?kelkaj mallogitaj kaj retroiritaj personoj kun miloj de neplenumitaj voloj estas tirintaj la arton al la ŝlimo,la fraĉjo jam ne aĉetas la famon kiel nenion por doni interŝanĝe eĉ nenion,li jam ne atentas al la kialo kaj fonto de la famo kiel al nenio,li neantaŭlonge estas reveninta el la batalo de adori la famon,sian principan karakteron en sia ekzisto li estas jam elmontrinta ,kaj preninta al sia fronto sian principan vojon,mi serĉas oportunon por komenci paroli kun li kaj diri prava! ke kiom  frue li estas savinta sin el la jena terurega hazardludo,nun li ne havas suferon nek doloron,nek enuon,li estas sin kontentiginta,simple kaj senpliige li vivas,li jam ne delokigas neelteneblan pezon de vortoj en sia menso,siajn feblajn nervojn ne deĵorigas al danĝeraj laboroj,ne mortigas sin,el la tago ke liaj okuloj estiĝis jam malkapablaj,la okulo de lia cerbo estas pliaperta kaj plividanta,kaj kun la sama okulo li estas vidinta tion kion aliaj ne vidas,li estas bridinta en sia ekzisto,bolantan kriegon de la demono de la famo,kaj li estas sidinta sur la apogeo de la vivomonto,grupo nune galopas kaj vojiras,falas kaj ekstaras,kaŝe kaj malkaŝe batalas unuj kontraŭ la aliaj,iam ili miksiĝas unuj al la aliaj,sed ĉiam en la stato de konkordo kaj miksiĝo ankaŭ batalas unuj kontraŭ la aliaj,la fraĉjo ne volas famon nek la jenan batalon kaj forfuĝon,iam mi pensas ke se li batalus,ne venkus,ĉar li ne havis armilon,li ne estis flatemanto,nek havis hipokritecon,nek afektadis,li ne klinis sian kapon al iu,en hazardludo en kiu la aliaj prezentas siajn tutajn kaŝitajn kaj malkaŝitajn ekzistojn kaj posedaĵojn,li ne prezentis Sekino-n la fratinon,principe li estis dirinta ke mi ne havas fratinon,estu bonaŭgura la memoro pri tiu bela Reŝta fraŭlino kiu en la areno de la arto batalis kaj frue forkuris,mi aŭdis ke ŝi el la fora distanco sloganojn estas proklaminta,kaj la arenhavantojn de la batalo kondamninta,la fraĉjo principe ne batalis,li vidis la arenon de la batalo kaj forkuris,kaj tiel ke la amikoj diras,li plantis dolĉaĵojn,ho ve!ke li iam estiĝas enua kaj trista,deprimiĝas li,mi ne scias kiel oni povas donaci al li ĝojon kaj gajecon. Zolfeli.  La firmao Ŝin Ka Ipsilon kun limita respondeco, Respektata sinjoro!kara poeto! Mi dankas,mi dankas,mi poezian entuziasmon estis mortiginta en mia spirito,kiam mi versis mian unuan poemon,mia patro dumane batis al mia kapo,mi ploris,li kompatis al mia stato kaj min karesis kaj diris:Ho mia filo! ĉi tiu laboro ne havas panon nek akvon,la famo ankaŭ ne estiĝas por vi pano kaj akvo,post kelkmonataj disputoj li min konsentigis kaj mi estiĝis sekretario de ĉi tiu firmao,li diris klopodu,vi progresos kaj estiĝos la estro de la firmao,kiam en la mondo de la imago mi gustumis la plezuron de la estreco mia koro tremis...pasis jaroj kaj mi ne estiĝis estro,la rivaloj estis multaj kaj ili koluziis unuj kun la aliaj,ĝis la kaprico de la estreco devigis ke mi aĉetu akciojn de la aliaj,nun la tutajn akciojn de la firmao havas mi mem,sed tio havas malprofiton kaj perdon,la estreco kiam la firmao malprofitas,ne havas iun plezuron,mi ke escepte de enuo kaj sufero kaj penego,ne estas preninta  destinon el la jena estreco,

                                                       45

bildo de davud shams hakimi


povigita de