Ensaluto

Vilaĝa Instruisto (4/8)

Ĉapitro Kvar

 

“Objektnumero: 1033715. Absoluta magnitudo16: 3.5. Evolua fazo: super de ĉefstelvico17. Oni eltrovis du planedojn, kun mezaj orbitaj radiusoj de 1.3 kaj 4.7 distancaj unuoj. Sur la planedo numero unu oni eltrovis vivon. Ĉi tio estas raporto de la ŝipo Ruĝ69012.”

 

La cent mil batalŝipoj de la karbonbaza federacia interstelara floto nun jam disvastiĝis en bendforma regiono dek mil lumjarojn longa, kiu estas la barzono konstruata. La projekto ĵus komenciĝis, kaj oni eksperimente detruis kvin mil stelojn, el kiuj nur 137 steloj havis planedojn, kaj ĉi tiu estis la unua, sur kies planedo troviĝis vivo.

 

“La unua spiralbrako ja estas dezerta loko,” ĉefdirektoro ekkriis. Lia saĝ-kampo ekvibris kaj kaŝis la flagŝipon sube kaj la stelplenan ĉielon supre per holografio, ke li, la flotokomandanto kaj la senatano ekŝvebis en senlima nigra nenieco. Poste, li montrigis la bildon senditan de la detektilo, ke ekaperis en la nenieco fajra globo brilanta kun blua lumo. La saĝ-kampo de la ĉefdirektoro produktis blankan kadron, kiu alĝustigis sian grandecon kaj encirkligis ĉi tiun stelon, kaj kaŝis ĝian bildon. Ili denove sinkis en senliman mallumon, tamen en kiu troviĝis eta flava lumpunkto. Fokuso de la bildo ekŝanĝiĝis abrupte, ke la bildo de la planedo antaŭenpuŝis svenige rapide kaj baldaŭ okupis duonon de la nenieco. Ĉiuj tri mergiĝis en la oranĝflava lumo, kiun ĝi reflektis.

 

Tiu ĉi estas planedo envolvata de densa atmosfero, sur kies oranĝflava gas-oceano, turbula atmosfera movo pentris ekstreme kompleksajn kaj senĉese ŝanĝantajn strekojn. La bildo de la planedo antaŭenmoviĝis plu, ĝis ĝi okupis tutan kosmon, kaj la tri estis englutitaj de la oranĝflava gas-oceano. La detektilo travojaĝis en la densa nebulo kunportante ilin. Baldaŭ la nebulo iom maldensiĝis, ke ili vidis la vivaĵojn sur ĉi tiu planedo.

 

Tiuj estis grego da balonformaj vivaĵoj ŝvebantaj en la supertavolo de la densa atmosfero, kies surfacoj havis belajn desegnojn, kiuj konstante ŝanĝis siajn kolorojn kaj formojn, jen striformajn, jen makulformajn, ke oni ne sciis, ĉu tio estas speco de vida lingvo aŭ ne. Ĉiu balono havis longan voston, kies fino de tempo al tempo ekbrilis, la brilo propagiĝis laŭ la longa vosto al la balono, kaj ŝanĝiĝis en difuzitan fluoreskan lumon.

 

“Komencu kvar-dimensie skani!” diris deĵoranta oficiro sur la ŝipo Ruĝ69012.

 

Ekstreme fajna fasko de ondo komencis rapide skani tiun gregon da balonoj de supre ĝis malsupre. La ondofasko estis nur larĝa kiel kelkaj atomoj, sed la spacaj dimensioj interne en la faska tubo estis unu dimension pli multaj ol en la ekstera kosmo.

 

Skanitaj datumoj estis senditaj al la ŝipo. En la memoro de la ĉefkomputilo, la grego da balonoj estis tranĉitaj en kelkdek duiliardojn da maldikaj tranĉaĵoj, el kiuj ĉiu estis nur unu atomon dika. Sur ĉi tiu maldika tranĉaĵo, stato de eĉ ĉiu kvarko estis ekzakte registrita.

 

“Komencu spegule kombini datumojn!”

 

En la memoro de la ĉefkomputilo, la kelkdek duiliardoj da maldikaj tranĉaĵoj estis surmetitaj laŭ la originala ordo, ke baldaŭ grego da virtualaj balonoj konstruiĝis. En la vasta cifereca kosmo interne en la komputilo, la grego da vivaĵoj sur ĉi tiu planedo ekhavis ekzaktajn duplikatojn.

 

“Komencu civilizo-teston de nivelo 3C!”

 

En la cifereca kosmo, la komputilo precize lokalizis la pens-organon de la balono, kiu estis elipso pendigita inter labrintaj nervo-plektoj en la balono. La komputilo analizis en momenteto la strukturon de ĉi tiu cerbo, kaj preterpasinte ĉiujn malaltnivelajn sensorganojn, establis senpere kun ĝi rapidegan informan interfacon.

 

Testo de civilizo procedis laŭ tio, ke el demandoj lotece elektitaj el vasta datumbazo, se la testobjekto povas ĝuste respondi tri demandojn, ĝi sukcesas trapasi la teston; se ĝi ne ĝuste respondas tri demandojn, la testanto havas du alternativojn: li povas taksi ĝin malsukcesa, aŭ li povas daŭrigi la teston, sen limigo de la nombro de demandoj, ĝis la testato respondos ĝuste tri demandojn akumule, kaj ĝi estos taksita sukcesa trapasi la teston.

 

“Civilizo-testo de nivelo 3C, demando unu: bonvolu priskribi la plej malgrandan unuon, el kiu materio konsistas, kiun vi jam eltrovis.”

 

“Di-di, du-du-du, di-di-di-di,” la balono respondis.

 

“Ne sukcesis je demando unu. Civilizo-testo de nivelo 3C, demando du: Laŭ via observado, kio estas la karaktero de termoenergia fludirekto en objekto? Ĉu tiu fludirekto povas inversiĝi?”

 

“Du-du-du, di-di, di-di-du-du,” la balono respondis.

 

“Ne sukcesis je demando du. Civilizo-testo de nivelo 3C, demando tri: Kio estas rilatumo de perimetro de cirklo al ĝia diametro?”

 

“Di-di-di-di-du-du-du-du-du,” la balono respondis.

 

“Ne sukcesis je demando tri. Civilizo-testo de nivelo 3C, demando kvar…”

 

“Ni ĉesu nun,” la ĉefdirektoro diris, kiam dekaj demandoj estis prezentitaj, “Ni ne havas multe da tempo.” Li sin turnis kaj gestis al la flotokomandanto apud si.

 

“Lanĉu singularec-bombon18!” la flotokomandanto ordonis.

 

La singularec-bombo fakte havis nenian grandecon. Ĝi estis geometra punkto en la preciza senco. Unu atomo, kompare kun ĝi, estis infinito, tamen la plej granda singularec-bombo havas mason de pli ol dek miliardoj da tunoj. kaj la plej malgranda havas ankaŭ mason de kelkdek milionoj da tunoj. Sed kiam singularec-bombo elglitis el la armilejo de la ŝipo Ruĝ69012 laŭ la longa relo, oni povis vidi malbrile fluoreskan globon kun kelkcent metrojn longa diametro, kiu estis radiado produktita de ĉirkaŭa kosma polvo ensuĉata en la nigran mikrotruon. Malsame ol tiuj nigraj truoj formitaj el steloj pro gravita kunfalo, ĉi tiuj nigraj truetoj jam formiĝis en la komenco de al universo, kaj estis mikraj modeloj de la singulareca universo pli frue ol la praeksplodo. Ambaŭ la Karbonbaza Federacio kaj la Silicibaza Imperio havis grandegajn ŝiparojn, kiuj vagis en malluma dezerto ekster la Laktovojo por kolekti tiujn mikrajn nigrajn truojn. Specioj vivantaj sur oceanaj planedoj ŝerce nomis ilin “oceanaj fiŝkaptaj ŝiparoj”, sed aĵoj, kiujn ĉi tiuj ŝiparoj kunportis revenante, estis unu el la plej fortimigaj armiloj en la Laktovojo, kaj la sola armilo, kiu povis detrui stelojn ĝis nun.

 

Post kiam la singularec-bombo liberiĝis de la relo, akcelante laŭ fortkampa fasko eligita de la patrinŝipo, ĝi sagis rekte al the celata stelo. Nelongan tempon poste, la polvereca nigra truo rapidege pafiĝis en la fajran maron sur la surfaco de la stelo. Imagu, ke en la mezo de la Pacifiko ĵus estiĝus profunda puto cent kilometrojn larĝa en radiuso, tio helpas onin kompreni la situacion nun. Grandega kvanto da stela maso ekensuĉiĝis en la nigra truo. La turbula mastorento konverĝis el ĉiuj direktoj en unu punkton kaj malaperis tie. La radiado produktata de maso dum ensuĉiĝo kreis blindigan lumglobon sur la surfaco de la stelo, kvazaŭ la stelo ekportus brilan diamantan ringon. Dum la nigra truo sinkiĝis en al internon de la stelo, la lumglobo malbriliĝis, ke oni povis vidi, ke ĝi lokiĝas en la centro de kirlego milionojn da kilometro longa en diametro, kiu difuzis la lumon de la lumglobo, malrapide sin turnante, kaj montris rapide ŝanĝantajn kolorojn, tiel ke la stelo ŝajnis el ĉi tiu direkto kvazaŭ hida grandega vizaĝo. Baldaŭ, la lumglobo malaperis, la kirlo laŭgrade malaperis, kaj la surfaco de la stelo ŝajne ree havis siajn originalajn koloron kaj lumecon. Sed tio nur estis lasta trankvilo antaŭ pereo. Dum la nigra truo sinkiĝis en la centron de la stelo, ĉi tiu avida vorulo pli freneze glutis materion, kies denso rapidege pligrandiĝis. Ĝi ensuĉis tiom da stela materio en unu sekundo, kiom egalis tion de pli ol cent mezgradaj planedoj. La superforta radiado, kiun la nigra truo produktis ensuĉante materion grandkvante, disvastiĝis al la surfaco de la stelo. Pro la obstrukcio de stela materio, nur malgranda parto de la radiado atingis la surfacon. Sed la restanta radiado forlasis sian energion en la stela interno, kiu rapide destruis ĉiun ĉelon de la stelo, kaj entute rapide fortiris la stelo el la ekvilibra stato. De ekstere, la koloro de la stelo malrapide ŝanĝiĝis, de ruĝeto al helflavo, del helflavo al brila verdo, de verdo al pura lazuro, kaj de lazuro al terura purpuro. Tiam, la radia energio produktata de la nigra truo en la centro de la stelo jam estis multege pli granda ol la radia energio de la stelo mem. Dum pli multe da energio elverŝiĝi el la stelo en la formo de nevidebla lumo, la purpuro pli profundiĝis. La stelo ŝajnis kvazaŭ animo, kiu suferus superan doloron en la kosmospaco. La doloro pli grandiĝis rapide, kaj la purpuro jam atingis la limeson. Ĉi tiu stelo trairis en malmpli ol unu horo la vojaĝon kelkajn miliardojn da jaroj longan de sia estonteco.

 

Forta fulmlumo, kvazaŭ glutonta la tutan universon, ekbrilis kaj malaperis malrapide. Ĉe la originala loko de la stelo vidiĝis abrupte ŝvelanta globo el maldika tavolo, kvazaŭ pufigata balono, kiu estis la surfaco de la eksplodita stelo. Dum la volumeno de la maldika globo pligrandiĝis, ĝi fariĝis travidebla, ke interne vidiĝis la dua ŝvelanta maldika globo, kaj poste pli interne ankoraŭ vidiĝis la tria maldika globo… La eksplodanta stelo ŝajnis kvazaŭ aro de vitrogloboj delikate gravuritaj kaj travideblaj, kiuj subite ekaperis en la kosomo. Eĉ la volumeno de plej interna maldika globo estis kelkcent-miloblo de la originala volumeno de la stelo.

 

Kiam la unua ŝvelanta ŝelo de la eksplodanta stelo trapasis la oranĝflavan planedon, ĉi lasta tuj vaporiĝis. Fakte en ĉi tiu grandioza sceno de la tuta eksplodo, oni tute ne vidis la planedon, kiu kompare kun la ŝvelanta stela ŝelo estis nur nemenciinda polvero, ke ĝi eĉ ne povis per sia grandeco fariĝi punkteto sur la tavoloj de gravuritaj vitrogloboj.

 

“Ĉu vi deprimiĝis?” la flotokomandanto demandis, kiam li vidis, ke ekmalheliĝis la saĝ-kampoj de la ĉefdirektoro kaj la senatano.

 

“Ankoraŭ alia vivmondo detruiĝis, kvazaŭ rusero sub forta suno.”

 

“Pensu pri la granda batalo de la dua spiralbrako, en kiu kiam oni eksplodigis pli ol du mil supernovaojn, cent dudek mil mondoj kiel ĉi tiu ekvaporiĝis kune kun flotoj de ambaŭ karbonbaza kaj silicibaza flankoj. Via moŝto, nuntempe ni devus superi ĉi tiun sensencan sentimentalecon.”

 

La senatano ne atentis pri la vortoj de la flotokomandanto, kaj li ankaŭ diris al la ĉefdirektoro: “Ĉi tiu testmetodo per hazardaj punktoj sur la planeda surfaco estas ne fidinda, kaj povas preterlasi civilizan karakteraĵon tie. Ni devas fari arean teston.”

 

La ĉefdirektoro diris: “Ĉi tiun punkton mi jam diskutis kun la senato. En la barzono ni devos detrui cent milionojn da steloj, el kiuj laŭtakse estas dek milionoj da planedaj sistemoj, ke la sumo de planedoj eble atingas kvindek milionojn. Ni havas malmulte da tempo, ke estas malpraktike fari arean teston de ĉiu planedo. Ni povas nur plilarĝigis la detektantan ondo-faskon por ke la harzardaj punktoj kovru pli grandan arean. Krom tio, oni povas nur preĝi, ke la civilizacioj eble ekzistantajn en la barzono distribuiĝu kiel eble plej egale sur la surfaco de siaj planedoj.”


16

Vidu Vikipedion.

17

Vidu Vikipedion.

18

Vidu pri gravita singulareco en Vikipedio.

bildo de gb2312


povigita de