Literaturo, lingvistiko, kulturo, internaciaj kontaktoj: prelegoj, prezentadoj, ekspozicio de pentraĵoj, multaj kultur-ofertoj, ekskursoj, turismaj programeroj. Interesaĵoj tutsemajne.
Ĉeftemo: Kial Esperanto estas revolucia lingvo?
OSIEK-Premio 2010. Detaloj pri OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) ĉe http://osiek.org.
Prelegontoj: Detlev Blanke, Josef Dörr, Michel Duc Goninaz, Ĵak Le Puil, Toon Witkam, Lena Karpurnina, Peter Zilvar, Zsófia Kóródy
Eblos resti pli longe kaj aldoni feriotagojn kun vizitado al la regiono, konatiĝo kun la biblioteko de la Esperanto-Centro: muziko, filmoj.
Klerigsemajno: por studemuloj ĝi kalkuliĝas kiel klerigmodulo, eblas ricevi studpoentojn (46a Studsesio de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg.)
50% rabato por gejunuloj! Jam aliĝis ĉ. 40 personoj el 8 landoj (AT, CH, DE, FR, GR, HU, NL, PL)
Kontakto, aliĝilo, adreso: Interkultura Centro Herzberg http://esperanto-urbo.de. Programoj 2010