Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2010
Informoj pri evento
| 24 Jul 2010 - 31 Jul 2010 |
| Lando | Urbo/loko |
|---|---|
| Kubo | Santa Cruz del Norte |
| Tipo de evento |
|---|
| Junulara aranĝo |
| Proksimuma kvanto da partoprenantoj |
|---|
| 300-500 |
Pri la evento
Kun plezuro la kubaj gejunuloj invitas vin partopreni en la venonta IJK en Kubo (24-31 julio) en la alloga kampadejo Los Cocos kiu troviĝas en Jibacoa, Santa Cruz del Norte, La Habana. La IJK-ejo havas kapaciton por 400 personoj. Tie vi povas trovi bibliotekon, filmejon, naĝejon kaj aliajn amuzajn eblecojn.
En tiu ĉi kampadejo oni povas praktiki sportojn kaj ĝui la strandon, kio kombineblas kun aliaj naturaj kaj aventuraj aktivecoj. Kampadejo Los Cocos estas ĉirkaŭita de etaj altaĵoj kun abundo de floro kaj faŭno.
Ĝi troviĝas en la norda marbordo de Kubo, 45 kilometrojn for de Havano, meze de la vojo de Havano al banloko Varadero.
Pro la privilegia pozicio, ĝiaj komfortaj bangaloj kaj ĉirkaŭa medio, multaj vojaĝantoj dezirantaj paŭzon restas dum kelkaj tagoj en tiu ĉi turismejo antaŭ ol daŭrigi sian vojaĝon.
Loko
Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2010
- Vi devas registriĝi aŭ ensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Proverboj: “BEDAŬRO KAJ ĈAGRENO ŜULDON NE KOVRAS!”
- Miley Cyrus forgesis vesti sin…
- Karmemoris juĝiston Falcone en Italio
- Britney Spears en la ĵurio de Faktoro-X
- 5000 gejunulojn helpus la EU por trovi laboron eksterlande
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento

