Kursoj por komencantoj, komencintoj, konversaciemuloj. Ankaŭ individua helpo, konsilado pri gramatiko. Intensa lernado en veraj viv-situacioj.
Lernado, konversaciado dum farado Plibonigo de parolkapablo, lernado de vortoj per ludoj!
Dato : 12-14.02.2010, 16 instruhoroj
Kurskotizo : 40 EUR, rabato por asociaj membroj kaj gejunuloj.
Loĝado : Favore en la Esperanto-domo aŭ en Esperanto-volontulejo (moderna, bone ekipita loĝejo), aŭ ni povas helpi trovi por vi feriodomon, hotelĉambron en la urbo.
Laŭeble kunportu dormosakon.
Kursmaterialoj ne kostos. Libroservo kun favoraj prezoj je dispono.
Kursgvidantoj : Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy (diplomita Esperanto-instruistino, estrarano de ILEI)
Reta aliĝilo : http://ic-herzberg.de
Vesperaj, libertempaj amuzaĵoj, muziko, filmoj en Esperanto. Urborigardado en Esperanto-urbo: http://herzberg.de
Informoj: http://esperanto-urbo.de
Kontakto : esperanto-zentrum@web.de