SENPAGA E-FERIO EN DANIO - Roskilde-rokfestivalo!
Informoj pri evento
| 14 Feb 2010 |
| Lando | Urbo/loko |
|---|---|
| Danio | Danio |
| Tipo de evento |
|---|
| Alia aranĝo |
| Proksimuma kvanto da partoprenantoj |
|---|
Pri la evento
En 2010, dum la Roskilde-rokfestivalo en Danio denove okazos internacia E-laborbrigado (27 junio - 5 julio 2009).
Dank' al 3-taga laboro la restado estos senpaga kaj dezirantoj labori pli povos gajni monon, per kiu ili povos, ekz., almenaŭ parte repagi sian vojaĝkoston. Bv. vidi la informojn, kaj se vi emas partopreni, por esti certa pri via loko, bv. rete aliĝi nun:
Se vi deziras fari kromdemandojn pri la laborbrigado, bv. skribi al Simon Damkjaer Hazard: <blindulo(ĉe)gmail.com>.
La eblo viziti tiun plej grandan en Skandinavio rok-festivalon sen pagi la bileton (kiu kostas 240 eŭrojn), loĝlokon, manĝaĵojn estas, precipe por gejunuloj, taŭga motivo por eklerni kaj plulerni E-on.
"Bona E-aranĝo - helpanto de instruanto!"
La etoso estas bonega. E-gejunuloj, kiuj partoprenis la RF 2009, deziras reveni tien!
Kunlabore kun la organizantoj - DEJO,
informas Maria Majerczak
P.S.
Disponeblas lokoj por pli ol cent partoprenantoj. Se esperantistoj ne uzos ilin, DEJO devos akcepti - pro la kontraktaj devigoj - ankaŭ krokodilojn.... Do, ni petas vian helpon larĝe disvastigi tiun anoncon en diskutlistoj, retpaĝoj, paperaj revuoj ktp., por profitigi e-istojn, E-lernantojn, kaj - gravas! - sciigi al E-instruantoj ekziston de tiu alloga ĉiujara aranĝo. La informon ili povas uzi dum varbado al E-kursoj! Dankon por disvastiga kunlaboro.
SENPAGA E-FERIO EN DANIO - Roskilde-rokfestivalo!
- Vi devas registriĝi aŭ ensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 23 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Proverboj: “BEDAŬRO KAJ ĈAGRENO ŜULDON NE KOVRAS!”
- Miley Cyrus forgesis vesti sin…
- Karmemoris juĝiston Falcone en Italio
- Britney Spears en la ĵurio de Faktoro-X
- 5000 gejunulojn helpus la EU por trovi laboron eksterlande
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
[pli]
