Esperanto 2.0
Aktivado en grupo
Pri la grupo
La grupo Esperanto 2.0* estas malferma al ĉiuj.
Esperanto 2.0 estas ejo kie oni povas:
- diskuti malfacilaĵojn kaj malregulaĵojn de la lingvo Esperanto, raportante pri propraj spertoj kiel lernanto aŭ kiel instruisto, ktp.
- fari proponojn pri uzado kaj/aŭ strukturo de nia lingvo, por plireguligi ĝin, plifaciligi ĝian lernadon kaj uzon, kaj igi ĝin pli alloga por neesperantistoj.
- provadi tiujn diversajn proponojn ene de specifaj diskutfadenoj.
Kelkaj sugestoj pri la proponoj:
- la proponoj ne estu tro ampleksaj. Aliaj esperantistoj povu senprobleme kompreni kaj ekuzi ilin
- bonaj proponoj plireguligu Esperanton, faciligu ĝian lernadon kaj uzadon, kaj konservu aŭ kreskigu la esprimpovon de la lingvo.
* Kial "Esperanto 2.0"?
La nomo de ĉi-grupo pensigas pri la evolusistemo de multaj komputilaj programoj, kaj aparte de liberaj programaroj. En libera programado, komunumo de uzantoj kune proponas, diskutas kaj efektivigas plibonigojn de komputilaj programoj. Novaj "eldonoj" de la programoj kutime havigas novajn uzeblecojn, kaj igas la programojn pli efikajn, stabilajn, kaj uzindajn. Ĉu oni ankaŭ povas imagi iom similan evoluon por Esperanto?
Esperanto 2.0
Esperanto 2.0
- Vi devas registriĝi aŭ ensaluti por membriĝi en grupo, komenti kaj aldoni informojn al ĝi.
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Proverboj: “BEDAŬRO KAJ ĈAGRENO ŜULDON NE KOVRAS!”
- Miley Cyrus forgesis vesti sin…
- Karmemoris juĝiston Falcone en Italio
- Britney Spears en la ĵurio de Faktoro-X
- 5000 gejunulojn helpus la EU por trovi laboron eksterlande
- Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj
- Forpelita(91)
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: NI BENU.
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
