Esperanto.com: nia komunumo

Landaj asocioj

Slovakia esperanta junularo (SKEJ)

Junaj esperantistoj en Slovakio.

Slovakia esperanta junularo estas oraganizaĵo de junaj homoj, ne nur de Slovakio, palorantaj esperanton. SKEJ estas junulara sekcio de Slovakia esperanta federacio (SKEF) kaj Tutmonda esperantista junulara organizo (TEJO).

Pliaj informoj ĉe skej.esperanto.sk.

Itala Esperantista Junularo

Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas junulara kultura asocio kiu celas disvastigi Esperanto-scion ĉe italiaj junuloj

Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas junulara kultura asocio kiu celas disvastigi Esperanto-scion ĉe italiaj junuloj, kaj doni al siaj anoj okazojn por kultura kresko. Tial:

• Ĝi kunordigas kaj antaŭenpuŝas la agadojn kaj iniciatojn de junaj italiaj esperantistoj;

• Ĝi organizas renkontiĝojn, kunvenojn kaj seminariojn por progresigi Esperanto-kulturon kaj plibonigi la konojn kaj organiz-kapablojn de siaj anoj;

• Ĝi organizas internaciajn renkontiĝojn, en Italio kaj eksterlande, ankaŭ danke al kunlaboro de junularaj Esperanto-asocioj el aliaj landoj.

(el la artikolo 2 de la Regularo)

IEJ estas nepolitika, nereligia, neprofitcela asocio; ĝin ekonomie subtenas nur ĝiaj membroj mem, aŭ publikaj organizaĵoj, kiuj rajtas subteni unuopajn kulturajn iniciatojn Ĝi ne rolas kiel entrepreno kaj ĉiuj ĝiaj kunlaborantoj estas ne pagendaj volontuloj.

IEJ estas la junulara sekcio de Itala Esperanto-Federacio, kiu posedas la saman Statuton kaj statuson de senprofita morala institucio ("Ente morale", laŭ la itala leĝo DPR n. 1720 de la 28-a de junio 1956). El internacia vidpunkto, IEJ estas italia landa asocio de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu same kiel Universala Esperanto-Asocio havas oficialajn rilatojn kun UNESKO.

Itala Esperantista Junularo apartenas al la malgranda aro da organizaĵ kiuj rajtas ricevi, de la italia Ministrejo pri Eksterlandaj Aferoj, subvenciojn por organizado de junularaj kulturaj interŝanĝoj kun pluraj landoj. Ĝi krome anas la Interasocian Komisionon de la ministrejo.

Ĉilia Esperanto-Asocio

Landa Asocio de UEA en Ĉilio

Por la gesperantistoj el Ĉilio

www.esperanto.cl