Esperanto.com: nia komunumo

Alia

Brazilo

Grupo por ĉiuj brazilanoj kaj tiuj kiuj volas kontakti brazilanojn.

Esperantaj retoj 2.0 (ER 2.0)

Grupo pri la projekto "Esperantaj retoj 2.0"

Ĉefaj trajtoj

Projekto "Esperantaj retoj 2.0" celas krei, evoluigi kaj subteni
modernteknologiajn interretajn projektojn por esperantistoj kaj
interesiĝantoj pri Esperanto.
Unu el la ĉefaj ideoj kaj celoj de la projekto estas kunigi
plurdirektajn esperantistajn sociajn retojn en t.n. "reton de retoj"
kaj tiamaniere krei tute novan plurkampan informsistemon en Esperanto
kaj pri Esperanto.
Nun ER 2.0 estas nur ĝermo, sed plejverŝajne tre baldaŭ ĝi
trasformiĝos al la granda agado kaj la fonduso.
Nuntempe ni aktive okupiĝas pri subteno kaj evoluigado de du projektoj:
http://esperanto.com
http://klaku.net

Tamen baldaŭ estos aldonitaj ankaŭ la aliaj. Aliĝu kaj sekvu blogaĵojn
de ĉi tiu grupo, kie ni rakontos pri evoluo de la projekto.

Komerco kaj Esperanto

Grupo por tiuj, kiuj interesiĝas pri la uzo de Esperanto en internacia komerco

Grupo por tiuj, kiuj interesiĝas pri la uzo de Esperanto en internacia komerco, aŭ pri internacia komerco pere de Esperanto.

Ankaŭ por provi, ke Esperanto ja havas praktikan uzadon.

Solidareco Bona Volo

Kreintoj : geesperantistoj de Goma en 2004.

Nomo  de la asocio : Solidareco Bona Volo

Kreintoj : geesperantistoj de Goma en 2004.

Celoj :- enkadrigo  de la geknaboj(orfoj kaj delasitaj),

-          disvastigo de Esperanto

-          promocio  de la homaj rajtoj

Adresoj : Avenuo Boteti n°50 Bis, Kvartaro : Kantindo Droit, Komunumo : Karisimbi, Urbo :Goma/RD Kongo.

Poŝtadreso : Solidareco Bona Volo

BP 78 Gisenyi /Rwanda

Retadreso : solidarite.bonnevolonte@yahoo.fr

Estraro : Kunordiganto : s-ro Alexis ASUMANI BENGANTUNDU :esperoab@yahoo.fr

Kasistino : s-ino Jeanne Matchozi MANDUNDU : jeannematchozi@yahoo.fr

Sekretario : Alphonse WASEKA KAMANGO :alphonsewaseka@yahoo.fr

Instruistoj : Alphonse WASEKA kaj Augustin Kakozwa: kakozwa@yahoo.fr

Spirita konsilanto: Jean Louis DE BIASI :gm@aurumsolis.info

 

Realigoj

Pri la E-disvastigo :

E-kursojn okazas ĉiudiamnĉo  ĉe la Domo de Frateco ekde 12horoj ĝis 14horoj,

La plenaĝulo interesitaj lernaj ĉiu hejme laŭ programo fiksita kun la loka instruisto Alphonse WASEKA kaj sia helpanto Augustin K.

Pri la dimanĉe  kurso, estas la orfoj enkadrigitaj de Solidareco Bona Volo kiuj E-lernas.

SBV alfabetiĝas  ĉiujare 35 infanoj(orfoj kaj delasitaj infanoj), nutrigas ilin kaj vestas. Sed pro manko je rimedo ili loĝas en gastigemaj familioj.

Ili estas alfabetataj laŭ nivelo. Ĉu la unua grada lernejo ĉu la dua grada lernejo.

Solidareco Bona Volo, jam aranĝis E-seminario en 2008 kie partoprenis 26 personoj.

Pri  homaj rajtoj : en 2006 la asocio konsciigis la rifuĝintoj en la rifuĝkampoj pri la  paca kunvivo.

Ĵonglado

Por tiuj kiuj ĵonglis, ĵonglas, ĵonglos

Pilkoj, klaboj, kontaktĵonglado, ringoj, diabolo, diablbastono, fajra ĵonglado, tranĉiloj, veeee! Pigrigas daŭrigi, ĉar ĵonglado ja estas senlima arto, sporto, religio, kiel ajn vi tipigu ĝin.

Do, jen loko por priparoli ĵongladon esperante. (:

Ekonomia Esperantismo

Temas pri movado kreita por evoluigi la esperantistan ekonomio, ligita al Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio

Poste mi verkos pli detale pri ekonomia esperantismo

Paganistoj

Por druidoj, vikanoj, asatruaroj, ktp

Por esperantistoj kiu nomas sin Paganoj (aŭ paganistoj).  Bonvolu diskuti vian kredojn kaj paroli pri la pagana komunumo, ktp, ĉi tie.

Malkodo

Malkodo - Estas ludo pri kaŝskribado kiun nur povas ludi esperanto-parolantoj

Saluton,

Mi kreis ludadon, kiun nur povas ludi homoj kiuj parolas esperanton.

Temas pri ludado deĉifri kodan skribadon, kiun oni devas deĉifri, aŭ transmeti ordinaran skribadon en specilajn signojn.

La nomo de la ludado estas "Malkodo". Sed la ludado ne nur koncernas la deĉifradon mem. Ene de malkodo estas aliaj ludoj ene de ĝi aŭ farita per ĝi.

La arto kodi kaj malkodi la malkodajn signarojn oni nomas "malkodumi", kaj la ludantoj "malkoduloj".

Antaŭ ol koni esperanton, kiam mi unuafoje ekpenis similan ludadon, mi komencis en naciaj lingvoj, sed mi tuj forgesis kaj rezignis. Poste mi ekkonis Esperaton, kaj mi decidis rekrei la ludon do en esperanto. Kaj esperanto mirige montriĝis la plej taŭgan lingvon. Mi feliĉas.

Mi elpensis malkodon nur por privataj aferoj, tamen, ĝi pli kaj pli firmiĝis, kaj allogis min pri tiom da kuriozaj observoj, eltrovoj kaj aranĝoj, ke laŭkonsile de neesperantaj amikoj, kial ne publikigi ĝin?

Mi unuavide konsideras ĝin kiel neŭroterapian lundon. Ne estas por konkuri al ordinaran lingvon. Nur por aliorganizi niajn pensojn. Por kaŝi pasvortojn kaj ekzameninformojn sur naivaj ornamaĵoj. Por gardi informojn en alia paradigmo ol ordinara skribaĵo -- male tio ne estus kodludado. La paradigmo de malkodo estas tute alia ol esperanta gramatiko. Do malkodo ankaŭ ne temas pri alia reformo de Esperanto. Al malkodo pli gravas la formojn de la signojn kaj iliaj interrilatoj, kujn estas pli korekte diri interkontaktoj.

La fina leĝo do estas, malkodaj signaroj ne estas por esti rekte legata, sed interpretata konforme la nivelo uzata. Bona ludado estas kiam oni interpretas en esperanto sed eldiras nacie, tiel plibonigante la kaŝitecon de la ludo.

Malkodo konsistas el diversaj niveloj jene:

malvera nivelo

veraj niveloj -- baza nivelo
-- meza nivelo
-- eksperta nivelo

Budhismo

grupo por samideanoj, kiuj interesigxas pri budhismo

Jen grupo por samideanoj, kiuj interesiĝas pri budhismo. Oni povas interkomuniki libere pri budhismo, kaj aplikado de Esperanto en budhismaj rondoj.

Frazoj

Diraĵoj, pensoj, proverboj el la tuta mondo